Ŝtopskatoloj por kemia industrio

Ŝtopskatoloj por kemia industrio

La ŝtopskatolo servas la ŝtopon de turnantaj, aŭ laŭlonge movantaj aksoj, kaj ĝi estas la plej malforta parto de kemiindustriaj aparatoj. La kaŭzon de eraroj montriĝantaj sur ĉi tiu tereno oni povas serĉi en la malĝusta elekto de ŝtopskatolo, ĉar necesiĝas diversaj ŝtopskatoloj al meza premo kaj vakuo, al granda premo kaj granda vakuo.

Antaŭ ĉio oni devas klarigi la funkciprincipon de ŝtopskatolo. Oni devas diferencigi du bazajn tipojn de ŝtopskatolon, kiel ĝi funkcias: ĉu per breĉo aŭ per adhezio.

Principo de labirinta ŝtopilo

La funkciado de ŝtopskatolo ŝtopanta per breĉo – ŝtopas ĉu turnantan aŭ ĉu ĉi tien kaj reen movantan stangon – similas al la labirinta ŝtopilo. En la breĉoj de ŝtopilo fluas la ŝtopota medio. Trapaŝante la mallarĝan breĉon ĝi ekspandas en la eklarĝanta volumeno, kaj post direktoŝanĝo ĝi denove enpaŝas mallarĝan breĉon, ktp. Dum trapaŝado trans sufiĉnombraj breĉoj kaj kameroj sia premo reduktiĝas.

Ankaŭ en la ŝtopskatolo funkcianta kun garnaĵo estas breĉo inter la akso kaj la garnaĵmaterialo, kiu estigas labirinton. Do la ŝtopskatolo ne funkcias kiel korko de botelo. Pro la ena fluo ĝi lekas, kaj ĝi devas liki. Se oni tro altiras la ŝtopskatolon, tiel ne nuligas la likadon, nur reduktas ĝin, kaj samtempe oni malgrandigas la frotiĝon (froto, frotado) de ŝtopskatolon, kaj tiel la necesan turnefikon, kaj plimallongigas la vivdaŭron de ŝtopskatolo.

La ŝtopskatoloj de turnantaj aksoj estas grupiĉantaj en du grupojn laŭ la direkto de fluo:

1. La fluo estas paralela kun la surfaco de la akso. Tio estas la aksialaj ŝtopskatoloj.
2. La fluo estas perpendikla al direkto de la akso. Tio estas la radiaj ŝtopskatoloj

La ŝtopskatoloj apartenantaj al ambaŭ grupo laboras per breĉo. La ŝtopskatoloj laborantaj per adhezio reprezentas apartan grupon. Ĉi tien apartenas la memŝtopantaj ŝtopskatoloj, kaj la diversaj piŝtoŝtopiloj (piŝtoringoj, piŝtogarnaĵoj, ktp.).

Aksialaj ŝtopskatoloj redakti

La industrio aplikis unuavice aksialajn ŝtopskatolojn kaj al piŝtostangoj kaj al ŝtopigo de aksoj. Pleje evoluis la ŝtopiloj al piŝtostangoj, ĉar la perfekta ŝtopskatolo estis konstante returnanta problemo ek de la apero de maŝinoj kun piŝto.

Glitringaj ŝtopskatoloj redakti