Ŝutmonto Ema (iam ankaŭ skribata kiel Ema-Terezie aŭ Terezie-Ema) estas ostrava konusa ŝutmonto kun pinto en alteco ĉirkaŭ 315 m s. m.. Ĝi troviĝas en regiono de Silezia Ostrava sur la dekstra bordo de rivero Ostravice. Kreas ĝin milionoj da tunoj de minita rubaĵo el la ostravaj minejoj (areo 82 hektaroj, volumeno: pli ol 4 mil. m³). Komencoj de ties fondo verŝajne tuŝas ĝis tempo antaŭ la jaro 1920. La ŝutmonto senĉese laboras, tial emisias el ĝi blanketaj nubetoj de gasoj enhavantaj precipe sulfuran dioksidon. Ĝia surfaco estas senĉese varmigata per la internaj procedoj - interne de la brulanta ŝutmonto la temperaturo atingas ĝis 1500 °C. Dum tiu ĉi temperaturo estiĝas krom alia raraj mineraloj - porcelanitoj kaj jaspoj. Rilate al tiuj ĉi cirkonstancoj la eniro sur ĝin eblas sole je propra risko.

Fumo ascendanta sur pinto de la ŝutmonto

Dank' al la varmo, kiu ascendas el la monto, kreskas sur la ŝutmonto termofila flaŭro. Troviĝas tie ankaŭ stepa faŭno. Sur la norda flanko estas densa arbaro, la suda flanko (kiu senĉese estas bruletanta) estas dume nuda.

Al la ŝutmonto eblas aliri de ostrava ekspoziciejo Nigra herbejo (respektive de Ponto de Miloš Sýkora) aŭ de zoo laŭ flava turisma marko. Klubo de ĉeĥaj turistoj nomigis tiun ĉi vojlinion laŭ Adolf Podroužka, la fondinto de la ĉeĥa turismo.

Ema ne estas la plej alta loko de Ostrava, tiu estas monteto en Krásné Pole (334 m s. m.).

Fotografioj redakti

Eksteraj ligiloj redakti