Krásné Pole (Ostrava)
- Ekzistas ankaŭ Krásné Pole (Chřibská) kaj Krasne Pole.
Krásné Pole estas ekde la 24-a de novembro 1990 urboparto de la statuta urbo Ostrava en Ĉeĥio. Ĝi situas okcidente de Ostrava. Vivas ĉi tie 2 652 loĝantoj (2021).
Krásné Pole | |||
kvartalo | |||
Urbodomo en Krásné Pole
Klakebla mapo de Ostrava | |||
|
|||
Oficiala nomo: Krásné Pole | |||
Lando | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Ostrava-urbo | ||
Historiaj regionoj | Ĉeĥa Silezio, Sudeta ĵupo Sudetio | ||
Parto de | Ostrava | ||
Tipo de parto | Urba parto | ||
Planetario | Planetario Ostrava | ||
Situo | Krásné Pole | ||
- alteco | 330 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 50′ 27″ N 18° 07′ 12″ O / 49.84083 °N, 18.12000 °O (mapo) | ||
Areo | 5,43 km² (543 ha) | ||
Loĝantaro | 2 652 (2021) | ||
Denseco | 488,4 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1424 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 725 26 | ||
Situo de Krásné Pole enkadre de Ĉeĥio
| |||
Krásné Pole enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Krásné Pole | |||
Retpaĝo: www.krasnepole.mmo.cz | |||
Portalo pri Ostrava |
Historio
redakti- Vilaĝo fondita ĉirkaŭ la 13-a jarcento.
- La unua skriba dokumento pri la vilaĝo Krásné Pole estas el la jaro 1424.
- En la jaro 1447 princo Vilém lasis Krásné Pole en proprumadon de varleto Jan Donát el Velká Polom.
- En la jaro 1486 heredinto Petr Donát vendis velkopoloman senjorujon (la vilaĝon kaj burgaron Velká Polom, Krásné Pole, Vřesina, Čavisov, Lhotka) al fratoj Matěj kaj Petr Psinskidoj z Žitné.
- En la jaro 1492 Petr Psinský z Žitné a z Velké Polomi vendis la senjorujon al Jan z Ochab a z Bukvic, lia edzino Hedvika z Bitova kaj ilia filo Jindřich.
- En la jaro 1494 Jindřich z Ochab donis al sia edzino Anna z Petřvaldu doton 625 hungaraj florenoj en Krásné Pole, Čavisov kaj Lhotka.
- En la jaro 1500 tiu ĉi senjorujo transiris pro vendo je Jiřík Šíp z Bránice.
- En la jaro 1506 ĝi denove revenis en la posedaĵon de familio de Jindřich Hukovský z Ochab. Poste la senjorujon heredis lia filino Kateřina, kiu edziniĝis al Mikuláš Pražmo z Bílkova. Lasta el la familio de Pražmidoj, Karel Štěpán Josef grafo Pražma, vendis ĝin al Jiří Štěpán grafo el Vrbno.
- En la jaro 1685 Ferdinand Oktavián (filo de Jiří Štěpán) vendis la senjorujon al velehrada monaĥejo.
- En la jaro 1702 la velkopoloman senjorujon aĉetis Jindřich alodulo Wilczek el Dobrá Zemice kaj el Hlučín kaj kunigis ĝin kun klimkovica senjorujo. En ilia tenado la vilaĝo restis ĝis nuligo de servuteco en la jaro 1848.
- En la jaro 1843 en Krásné Pole estis 458 loĝantoj kaj 53 domoj.
- En la jaro 1890 en Krásné Pole estis 645 loĝantoj kaj 115 domoj.
- En la jaro 1921 en Krásné Pole estis 1 076 loĝantoj kaj 174 domoj.
- En la jaro 1926 Krásné Pole estis alligita al loka tramvojo Svinov - Kyjovice.
- La 9-an de oktobro 1938 la municipo estis surbaze de Munkena interkonsento alligita al la nazia Germanio kaj enmembrigita en la t.n. Sudetan ĵupon en registara distrikto Opava.
- La 26-an de aprilo 1945 ĝi estis post malfacilaj bataloj liberigita fare de Ruĝa Armeo.
- En la jaro 1947 loĝis en Krásné Pole 1 272 loĝantoj.
- En la jaro 1955 estis komencita aŭtobusa transporto ĝis Ostrava.
- En la jaro 1961 loĝis en 322 domoj kun 456 loĝejoj 1 643 loĝantoj.
- La 26-an de aprilo 1976 la municipo estis aligita al Ostrava.
Loĝantaro
redaktiEvoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 497 |
1880 | 553 |
1890 | 645 |
1900 | 816 |
1910 | 1 032 |
1921 | 1 076 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 274 |
1950 | 1 289 |
1961 | 1 643 |
1970 | 1 762 |
1980 | 1 966 |
1991 | 1 898 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 2 101 |
2011 | 2 730 |
2021 | 2 652 |
Interesaĵoj
redakti- Preĝejo de sankta Hedviko - patronino de Silezio
- Fajroestingista ekipaĵarejo (110 jaroj de agado de la propravolaj fajroestingistoj en la municipo Krásné Pole)
- Tombejo kun memorigaj arboj (buk červený)
- tra la urboparto en ties malsupra parto kondukas kampa kaj arbara tramvojo el Ostrava-Poruba ĝis Kyjovice, temas pri transporta apartaĵo kaj kuriozaĵo (fakte tio estas restaĵo de la devena sistemo de malnova loka interurba transporto en Ostrava-regiono)