Šitboř
Šitboř (germane Schüttwa) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Poběžovice, en distrikto Domažlice. Ĝi troviĝas sude de Poběžovice. Estas ĉi tie registritaj 46 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 68 loĝantoj.
Šitboř | |
germane Schüttwa | |
vilaĝo | |
Vilaĝplaco en Šitboř
| |
Oficiala nomo: Šitboř | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Plzeň |
Distrikto | Distrikto Domažlice |
Administra municipo | Poběžovice |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Bohemia arbaro |
Domoj | 46 (2009) |
Situo | Šitboř |
- koordinatoj | 49° 29′ 53″ N 12° 47′ 31″ O / 49.49806 °N, 12.79194 °O (mapo) |
Katastro | 3,62 km² (362 ha) Šitboř |
Loĝantaro | 68 (2021) |
Denseco | 18,78 loĝ./km² |
Fondo | 1248 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 345 22 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Šitboř | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Šitboř estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 3,62 km².
Historio redakti
Šitboř estis fondita verŝajne jam en la jaro 1248 kaj ĝi apartenas al la plej malnovaj municipoj en la regiono.
Loĝantaro redakti
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 312 |
1880 | 308 |
1890 | 326 |
1900 | 344 |
1910 | 324 |
1921 | 315 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 307 |
1950 | 144 |
1961 | 150 |
1970 | 124 |
1980 | 81 |
1991 | 66 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 73 |
2011 | 80 |
2021 | 68 |
Memorindaĵoj redakti
Al la vilaĝo dominas relikto de preĝejo de sankta Mikolao, signifa gotika nemovebla memorindaĵo, kiu apartenas al unu el la plej malnovaj en la tuta regiono.
Kontraŭ la preĝejo poste trovigas eksa paroĥo konstruita en la jaro 1805. En la vilaĝplaco kreskas en Bohemio nekutimaj arboj - morusoj.
Naskiĝintoj redakti
En Šitboř ĉirkaŭ la jaro 1350 naskiĝis verkisto Jan ze Šitboře, konata ankaŭ kiel Jan z Teplé (Johannes von Tepl) resp. Jan ze Žatce (Johannes von Saaz). Li estis lernanto de humanisto Jan ze Středy (Johannes von Neumarkt), konfidenca amiko kaj kanceliero de Karolo la 4-a. Jan ze Šitboře estas aŭtoro de signifa mezepoka verko "Plugisto el Bohemio" (Der Ackermann aus Böhmen).
Pluaj fotoj redakti
-
Ruinoj de preĝejo de sankta Mikolao
-
Kadukiĝanta turo de la preĝejo
-
Fiŝlago en la vilaĝplaco
-
Ŝoseo al Poběžovice