Šukačka[noto 1] (germane: Schukatschen) estas domaro (877 m s. m.) enfalanta sub proksima vilaĝo Javorná, parto de kampurbo Čachrov en distrikto Klatovy en sudokcidenta Bohemio. Ĝi estas konata ĉefe pro sia nomo kaj najbareco kun vilaĝo Onen Svět ([noto 2]). La teorio de estiĝo de ĝia aparta nomo eliras el la serba šuka, kio en serba signifas kaprino.

Šukačka
germane: Schukatschen
domaro
Domo
Oficiala nomo: Šukačka
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Klatovy
Administra municipo Čachrov
Historia regiono Bohemio
Montaro Šumava
Situo Šukačka
 - alteco 877 m s. m.
 - koordinatoj 49° 13′ 27″ N 13° 16′ 15″ O / 49.22417 °N, 13.27083 °O / 49.22417; 13.27083 (mapo)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Šukačka (settlement)
Portalo pri Ĉeĥio

En la domaro troviĝas kelke da konstruaĵoj kaj ankaŭ ĉi tie funkcias bazo Bílý orel (antaŭe pensiono Na Šukačce), kiun proprumas skoltoj.[1] Vintre estas en la domaro en trafiko deglitejo.

Pluaj fotoj redakti

Notoj redakti

  1. En la ĉeĥa la vorto "šukačka" estas alia esprimo por koito.
  2. "onen svět" en la ĉeĥa signifas "loko de postmorta vivo"

Referencoj redakti

  1. Základna Bílý orel. Arkivita el la originalo je 2018-05-28. Alirita 2018-05-29.