ŬalioWalī (en araba ولي, plurale ʾawliyāʾ أولياء), estas araba vorto signife "gardisto", "protektanto", "helpanto", ktp.[1] "Ŭalio" estas iu kiu havas "ŭalaja" (aŭtoritato aŭ gardotasko) super iu alia. Ekzemple, ĉe fikho, patro estas Ŭali de sia filo ĉefe de sia filino por geedziĝo.

Aleva kaligrafio (simetriŝajna) de "Ali estas la Ŭalio de Dio"

En Islamo, la arablingva esprimo ولي الله walī allāh povas esti uzata por aludi al iu kiu havas la "aŭtoritaton de Dio":

Citaĵo
 Nur Alaho estas via ŭalio kaj Lia Mesaĝisto kaj tiuj kiuj kredas, tiuj kiuj tenas preĝojn kaj pagas la pormalriĉulan parton dum ili pregoxklinas. 
— Korano, surao 5 (Al-Ma'ida), ajah (verso) 55[2]

Tamen, la plej ofta signifo de la vorto estas simple islama sanktulo aŭ sankta persono.[3] En turka la vorto estis adoptita kiel veli.[4] En Palestino la vorto wali signifas kaj sanktulo kaj la tombo aŭ maŭzoleo de sanktulo. Tio aperas en la okcidenta fakbibliografio de 19a al komenco de la 20a jarcento, kie la vorto estas literumita "wali", "weli", "welli" ktp., en angla kaj "oualy"[5] en franca.

Tiu termino devas esti malkonfuzata kun diferenca sed tre simila vorto wāli (en araba والي kun longdaŭra a, kio donus simile ŭali) kio estas la administracia titolo kiun tenas funkciulo[6] aŭ guberniestro kaj estas ankoraŭ uzata nuntempe en kelkaj islamaj landoj.

Referencoj redakti

  1. Hans Wehr, p. 1289
  2. Korano 5:55 Alirita la 15an de junio 2015 Arkivigite je 2015-05-09 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Robert S. Kramer, Richard A. Lobban Jr., Carolyn Fluehr-Lobban. (2013) Historical Dictionary of the Sudan, 4‑a eldono, Historical Dictionaries of Africa, Lanham, Maryland, USA: Scarecrow Press, an imprint of Rowman & Littlefield, p. 361. ISBN 978-0-8108-6180-0. “QUBBA. The Arabic name for the tomb of a holy man... A qubba is usually erected over the grave of a holy man identified variously as wali (saint), faki, or shaykh since, according to folk Islam, this is where his baraka [blessings] is believed to be strongest...”.
  4. http://www.seslisozluk.net/man+close+to+God,+holy+man,+wali,+saint-nedir-ne-demek/tr-en-da/
  5. Guérin, 1880, p. 488
  6. Hans Wehr, p. 1290

Eksteraj ligiloj redakti