Železná Huť (antaŭe kiel Eisendorfská Huť; germane Eisendorfhütte) estas pereinta domaro situinta en Ĉeĥio en distrikto Domažlice. Ĝi situis en bohemia-bavaria limregiono, proksimume tri kilometroj sude de Železná, sub kiu ĝi administre falis. Nomon Železná Huť hodiaŭ portas forlasita refreŝigeja areo de ministerio de enlando.

Železná Huť
(Eisendorfská Huť)
germane: Eisendorfhütte
pereinta vilaĝo
Oficiala nomo: Železná Huť
Kromnomo: Eisendorfská Huť
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Domažlice
Administra municipo Bělá nad Radbuzou
Historia regiono Bohemio
Parto de Železná
Montaro Bohemia arbaro
Situo Eisendorfská Huť
 - koordinatoj 49° 34′ 00″ N 12° 35′ 32″ O / 49.56667 °N, 12.59222 °O / 49.56667; 12.59222 (mapo)
Unua skribmencio 1591
 - pereo 1950-aj jaroj
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Eisendorfská Hut'
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

Ĉi tiea vitrofarejo, kiu anticipis al la domaro, estas unuafoje skribe menciata en la jaro 1591 kaj temis pri la plej malnova gisejo en la teritorio de senjorujo Svatý Kříž. Iom post iom ĉirkaŭ la vitrofarejo ekkreskis domaro, en kiu vivis precipe okupitoj de la vitrofarejo. En la jaro 1743 akiras ĝin en lupagon Eliáš Zahn kaj ekde la sesdekaj jaroj de la 18-a jarcento ĝi portas nomon Neu Zahn Hütte. La ĉi tiea vitro baldaŭ fariĝis fama kaj ekŝatis ĝin eĉ en kastelo en Svatý Kříž. En la jaro 1839 dum vizito de Johann Gottfried Sommer la vitrofarejo estas indikata kiel forlasita, en la ĉirkaŭaj dek kvar domoj vivis 69 loĝantoj. En la jaro 1871 nova luanto František Schrenk provis renovig la trafikon de la vitrofarejo, sed li ne sukcesis kaj do tiu estis ĉirkaŭ la jaro 1900 definitive fermita pro kaŭzo de manko de ligno. Plimulto de domo estis transportitaj ĝis Železná kaj konstruigita sur lokoj de hodiaŭ jam ankaŭ neekzistanta strato Schneiderlgasse. En la domaro sekve situis staloj por brutaro. Al la jaro 1930 estas ĉi tie indikata ses domoj, en kiuj vivis 42 germanaj loĝantoj. Post ilia ellandigo kaj kreo de limzono la domaro estis egaligita kun la tero. Sur ties loko ekkreskis refreŝigeja ekipaĵo de ministerio de enlando, hodiaŭ neuzata kaj kadukiĝanta.