Žydrūnas
vira persona nomo
Žydrūnas [Ĵidrunas] estas litovlingva vira persona nomo. Temas pri variaĵo de la litova vorto žydras (en traduko "ĉiele blua")[1]. La virina formo estas Žydrūnė [Ĵidrune] ("cejano").
Konatuloj kun tiu persona nomo redakti
- Žydrūnas Ilgauskas, (naskiĝis en 1975), korbopilkisto, de 1996 ĝis 2011 en la NBA, la nacia korbopilka asocio de Usono
- Žydrūnas Karčemarskas (naskiĝis en 1983), futbala golisto
- Žydrūnas Savickas (naskiĝis en 1975), fortula atleto
Notoj redakti
- ↑ Kazys Kuzavinis kaj Bronys Suvukynas: Lietuvių vardų kilmės žodynas, Vilno, 2-a eldono 1994, paĝo 388