Șăușa de Câmpie

komunumo en Rumanio

Șăușa de Câmpie [ŝauŝa de kimpie] (hungare: Kerelősóspatak [kereloŝoŝpatak]) estas vilaĝo en Rumanio okcidente de Târgu Mureș. En 1910 ĝi havis 388 loĝantojn (rumanoj, hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas el 1414. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Torda-Aranyos vármegye). En 1922 oni aligis ĝin al Șăușa.[1][2]

Șăușa de Câmpie
Eksa vilaĝo
loĝloko
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Mureș
Alinome Kerelősóspatak (hungare)
Komunumo Ungheni
Iama hungara departemento Torda-Aranyos
vdr

Laŭ iuj fontoj la nuna vilaĝo Șăușa konsistis el du partoj, Șăușa Secuiască kaj Șăușa de Câmpie, disigitaj per rivereto, kiuj kuniĝis en 1922.[3]

  1. Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
  2. Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
  3. Șăușa – repere istorice (rumane). Primăria Ungheni. Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2015-03-07.

Eksteraj ligiloj

redakti