Ștei (Bihor)

urbo en nuna Rumanio

Ștei [ŝtej] (hungare: Vaskohsziklás [vaŝkosiklaŝ]) estas urbo en Rumanio en la baseno de Beiuș laŭ rivero Crișul Negru norde de Vașcău. En 1910 ĝi nombris 506 loĝantojn (rumanoj); en 1992 10 415 (85,9 % rumanoj). Ĝi estis unue menciita skribe en 1580. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Bihar (reĝa departemento) vármegye). Inter 1956 kaj 1990 ĝi portis la nomon de eksĉefministro Dr. Petru Groza.

Ștei
Urbo
urbeto en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Bihor
Alinome Vaskohsziklás (hungare)
Iama hungara departemento Bihar
Situo 46° 32′ N, 22° 28′ O (mapo)46.5422.47Koordinatoj: 46° 32′ N, 22° 28′ O (mapo)
Ștei (Bihor) (Rumanio)
Ștei (Bihor) (Rumanio)
DMS
Poŝtkodo 415600
Loĝantaro 8.637 (en 2002)
vdr
Situo en Rumanio

La urbo ĝemeliĝis kun Hajdúdorog (Hungario).

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti