Țipar
komunumo en Rumanio
Țipar [cipar] (hungare: Szapáryliget) estas vilaĝo en Rumanio 12 km okcidente de Ineu administracie apartenanta al komunumo Sintea Mare. En 1910 ĝi havis 2 758 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 1 405 (rumanoj, 40 % da hungaroj). Ĝi fariĝis memstara en 1886 el teritorio de Zărand. Unua skriba mencio estas en 1881. Ĝi apartenis ĝis 1919 al Hungario (Arad vármegye).
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
La poŝtkodo de Țipar estas 317302. Same kiel en Sintea Mare la stratoj de la vilaĝo estas aranĝitaj laŭ orta skemo. La trafika ligo al la komunuma centro estas tra vojo 79A, kiu preterpasas proksime.
Eksteraj ligiloj
redakti- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2011-07-20 per la retarkivo Wayback Machine
Koordinatoj: 46° 28′ 32″ N 21° 38′ 11″ O / 46.47556 °N, 21.63639 °O (mapo)