Ineu
urbo en la distrikto Arad de nuna Rumanio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ineu (apartigilo) |
Ineu - jen rumane, prononco [ineŭ], hungare Borosjenő [boroŝjenø:], historie ankaŭ germane Jenopol kaj serbe Јенопоље, Jenopolje - estas urbo en Rumanio sur la orienta rando de Granda Ebenaĵo laŭ la Crișul Alb norde de Arad.
Ineu | |||||
---|---|---|---|---|---|
Urbo | |||||
urbeto en Rumanio | |||||
| |||||
Lando | Rumanio | ||||
Distrikto | distrikto Arad | ||||
Alinome | Borosjenő (hungare), Jenopol (germane), Јенопоље (serbe) | ||||
Iama hungara departemento | Arad | ||||
Situo | 46° 26′ N, 21° 51′ O (mapo)46.42916666666721.841666666667Koordinatoj: 46° 26′ N, 21° 51′ O (mapo) | ||||
| |||||
Alto super maro | 111 m | ||||
Poŝtkodo | 315300 | ||||
Loĝantaro | 9 312 (2002) | ||||
Loĝantaro
redaktiEn 1910 ĝi havis 6 599 loĝantojn (rumanoj, hungaroj) kaj en 1992 9 942 (90 % da rumanoj).
Historio
redaktiĜia unua skriba mencio estas el 1214. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Arad vármegye).
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Renomaj personoj
redakti- Margit Árpád (1903 – Budapest, 29-a de februaro 1980): aktorino.
- Rudolf Balló (Borosjenő, 24-a de aprilo 1884 – Budapest, 6-a de novembro 1969): kemiisto, universitata profesoro.
- László Diószeghy pentristo, papilikolektisto.
- Béla Horváth (23-a de aprilo 1927 – Cluj-Napoca 5-a de septembro 1981): aktoro, reĝisoro.
- Ferenc Jozefovits (n. 19-a de julio 1923): pulmoklinika ĉefkuracisto, universitata adjunkto.
- Constanţiu Mara (n. 20-a de novembro 1937): pentristo.
- József Nagyari (n. 1650 – Fogaras, 18-a de februaro 1694): reformita predikverkisto.
- Eta Mézes (n. 9-a de marto 1912 – ): amatora poemaŭtoro.
- Iván Ormos (29-a de novembro 1902 – Budapest, 10-a de marto 1958: poeto, verkisto.
- László Perecsényi Nagy (? 1771 – Borosjenő, komenco de junio 1827): poeto, verkisto.
- Artúr Pénzes P. (1-a de oktobro 1899 – ?): poeto, verkisto.
- Márton Péterfi (Borosjenő, 1-a de februaro 1875 – Cluj, 30-a de januaro 1922): botanikisto, instruisto.
- Rózsaági Antalné; Etelka Bálintffy (Borosjenő, 24-a de marto 1844 – Zilah, 28-a de junio 1906): poetino. [1]
- János Vásárhelyi (22-a de aprilo 1800 – Lökösháza, 9-a de septembro 1843): poeto.
Eksteraj ligiloj
redakti- Mapo de la distrikto Arkivigite je 2005-12-08 per la retarkivo Wayback Machine