Ĝim

(Alidirektita el ج)
Izolite Fine Interne Komence
ـﺞ ـﺠ

La Gimel estas la tria litero de multaj abjadoj (alfabetoj) de ŝemidaj lingvoj, kiaj la gaml 𐤂 en fenica, gāmal ܓ‏ en siria, guímel ג en hebrea, ǧīm ج en araba kaj gäml ገ en etiopa.

La gimel estas en Unicode kiel U+05D2 ג hebrea litero gimel.

En fonetiko la gimel reprezentas la sonon /g/. En moderna israela hebrea, siria kaj fenica komence de la vorto ĝi prononcatas kiel /g/, male al mezo aŭ fino de la vorto ĝi prononcatas kiel /ɣ/, escepte ĉe la moderna israela hebrea, kie la litero gimel havas nur la fonemon /g/.

La nomo de tiu litero (gaml, gimel) signifas "kamelo".

En araba alfabeto tiu litero nomiĝas الجيم [al'dʒiːm]. Ĝi estas la kvina litero de la araba alfabeto. En la abjad-numeraloj ĝi havas la valoron de 3.[1] Ĝi estas luna litero. Ĝi devenas, tra la alfabetoj nabatea kaj aramea, de la fenica litero gaml.[2]

Referencoj redakti

  1. Corriente, Federico (1980). «Lección 3.ª: Grafonomía». Gramática árabe. Madrid: Instituto hispano-árabe de cultura. Ministerio de Cultura. pp. 41-51. ISBN 84-7472-017-6.
  2. Genealogia dels alfabets ĉe la retejo de la Promotora Española de Lingüística [1] Alirita la 24an de Marto 2017.