31-a jarcento a.K.

jarcento antaŭ nia erao
(Alidirektita el -3100)

La 31-a jarcento antaŭ Kristo komenciĝis la 1-an de januaro 3100 kaj finiĝis la 31-an de decembro 3001 antaŭ nia erao.

altara bloko kun spiralaj dekoraĵoj, de la templaro de Tarxien (Tarŝien) en la mediteranea insulo Malto

Eventoj redakti

  • Laŭ iuj kalkuloj ĉirkaŭ la jaro 3100, laŭ aliaj jam 50 jarojn pli frue, en Antikva Egiptio, do borde de la rivero Nilo, ekregas Narmer, la unua faraono, kaj unuigas la regnon. Ekestas la Paleto de Narmer, la plej malnova konata historia dokumento en la mondo.
  • La unua templo de Tarxien (Tarŝien) uziĝas fare de la ŝtonepokaj loĝantoj de la mediteranea insulo Malto.
  • Ekkonstruiĝas la sanktejo Stonehenge en Britio.
  • En norda Eŭropo regas la funelpokalkulturo.
  • En Antikva Ĉinio ekestas la ĉinlingvaj ideogramoj.