.oz

pseŭdo-domajno de plej alta nivelo
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Oz.

.oz estis en la jaroj 1980-aj kaj 1990-aj pseŭdodomajno de plej alta nivelo. Temis pri finaĵo aldonita al retmesaĝo sendita el MHSnet, aŭstralia komputila scienca reto.

En tiu tempo Interreto estis etendita komputila reto inter aliaj. Komputiloj ne konektitaj al Interreto, sed al alia reto kia BITNET, MHSnet, CSNETUUCP ĝenerale povis interŝanĝi retmesaĝojn pere de retmesaĝaj kluzoj. Por esti transsenditaj tra tiuj kluzoj la mesaĝoj el tiuj retoj estis markataj per sufiksoj kiaj .bitnet, .oz (por MHSnet), .csnet kaj .uucp, sed la domajnoj respektivaj al tiuj sufiksoj ne ekzistis en la domajna nomsistemo de Interreto.

La nomoj de komputiloj konektitaj al la reto MHSnet estis traktataj kvazaŭ ili estus lokitaj en la pseŭdodomajno .oz. Iliaj retmesaĝoj estis plusendataj en Interreton kun la sufikso .oz.au.

Eksteraj ligiloj redakti