16-a SAT-Kongreso 1936

kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda

La 16-a kongreso de la Sennacieca Asocio Tutmonda okazis en Manĉestro, Britio, inter la 2-a kaj la 7-a de aŭgusto 1936.

16-a SAT-Kongreso 1936
Loko Manĉestro
Ekde 2-a de aŭgusto 1936
Ĝis 7-a de aŭgusto 1936
Organizanto Sennacieca Asocio Tutmonda
← Antaŭa Sekva →
vdr
La kongresanoj antaŭ la Urbodomo de Manĉestro

Aliĝis 196, kaj ĉeestis 167 homoj el 14 landoj[1].

Gvidrezolucio redakti

 
 unuanime akceptita de la XVI-a Kongreso

La XVI-a Kongreso de SAT, kunveniginta 167 Gekamaradojn el sep landoj, aprobinte la ĝeneralan raporton de la Plenum-Komitato kontraŭ nur 2 voĉoj kaj la financan raporton unuanime,

konstatas, post dutagaj kamaradecaj k fruktodonaj diskutoj, ke nuntempe, kiam en la tuta mondo la ŝovinismo enpenetras pli k pli la spiritojn de la homoj, SAT havas gravan taskon plenumotan: tutforta lukto kontraŭ la naciecan frenezon. Pro la fakto, ke multaj K-doj el faŝistaj landoj ne povas partopreni dume en nia movado, estas la devo de ĉiuj SAT-anoj en la landoj, kie libera agado ankoraŭ eblas, pli forte k pli fervore disvastigadi niajn celojn.

La Kongreso estas konvinkita, ke la ĝis nun aplikitaj gvidprincipoj estas la sole ĝustaj k ke nur irante sur tiu vojo ni povos servi utile nian idealon. La strukturo de nia organizo estas la plej celkonforma por nia movado.

Konsekvence, la Kongreso ree alvokas al ĉiuj klaskonsciaj laboristaj esperantistoj, al kiu ajn tendenco ili apartenas, ke ili ariĝu k trovu sin hejmece en Sennacieca Asocio Tutmonda.

La Kongreso alvokas ĉiujn SAT-anojn labori en frateca spirito por la prospero de nia komuna afero. Vivu SAT! 
— Sennaciulo[2]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti