17-a Kolombia Kongreso de Esperanto

ĉiujara kongreso de Kolombia Esperanto-Ligo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La 17-a Kolombia Kongreso de Esperanto okazis el 8a al la 11a de decembro de 2011 en la Universidad Nacional de Colombia, en Bogoto, Kolombio.

Sinjoro Álvaro Cortés prelegis pri Germana Esperanto-Asocio kaj ties imitinda labormaniero.[1]

Admirinda juna Esperantisto Adrián Martínez-Paris regalis per la deklamlegado de tri belsonaj kaj malsamstilaj poemoj: "Ek, ŝtelistoj" amuzega kaj iomete senkaŝa, "Kanzono de la vivo profunda" de Porfirio Barba-Jacob, fortemocia kaj muzikeca, en Esperantigo de Adrián mem, kaj "La Korvo" de Edgar Allan Poe, harstariga kaj mistera, en traduko de Kálmán Kalocsay.

Poste, li mem montris du videojn de Walt Disney, kun Esperantaj dubladoj siavoĉe: Belulino kaj la Besto, kaj Gargojloj.

Okasis interesa Diskutrondo cele al la elektado de la nova estraro de KEL, kaj S-ro Rubén Torres, estis elektita, kiel nova Prezidanto de Kolombia Esperanto-Ligo. Eksprezidanto Luis Jorge Santos Morales havis la honoron transdoni al li la Esperantan flagon, ankaŭ ĉar venontjare la 18a Kolombia Kongreso de Esperanto okazos en Kalio (Cali), ĝuste la urbo, kie Rubén loĝas.

Fine, Gonzalo Bermúdez, vestita en "charra" kostumo, kun larĝa-randa meksika ĉapelo, regalis orelojn per ritmaj kaj viglaj marjaĉaj Esperantigitaj kanzonoj. La aŭdantaro estis tiel feliĉa, ke preskaŭ neniu pretis adiaŭi. Tial la Kongreso ne finiĝis je tagmezo, kiel anoncite, sed je la 3:30 ptm.

Notoj redakti

  1. Informo de Luis Jorge Santos Morales pri la 17-a Kolombia Kongreso de Esperanto.

Eksteraj ligiloj redakti