19-a Kolombia Kongreso de Esperanto

ĉiujara kongreso de Kolombia Esperanto-Ligo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La 19-a Kolombia Kongreso de Esperanto okazis de la 2-a ĝis la 4-a de novembro 2013 en Buga,[1] Valo de Kaŭko (Unu horo for de la departementa ĉefurbo, Kalio). La urbo estis proponita kiel sidejo de la 19-a kongreso dum la antaŭa kongreso, post kelkaj tagoj neniu alia urbo kandidatiĝis kaj do la estraro de Kolombia Esperanto-Ligo akceptis la kandidatiĝon de Buga. La organizanta komitato de la kongreso estas komponita de kelkaj membroj de la tiama estraro kaj lokaj esperantistoj.[1]

Kongresa retpaĝo redakti

Paĝo de la kongreso (konservita en Archive.org , la 24-an de oktobro de 2013, originalo jam malaperinta)

Vidu ankaŭ redakti

Kolombia Kongreso de Esperanto

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti