Kolombia Kongreso de Esperanto

ĉiujara kongreso de Kolombia Esperanto-Ligo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Kolombia Kongreso de Esperanto estas ĉiujara kongreso de Kolombia Esperanto-Ligo (KEL). Unue KEL aranĝis la Kolombia Esperanto Tago, sed poste la nomo ŝanĝiĝis al Kolombia Kongreso de Esperanto. Tradicie ĝi okazas dum la lastaj monatoj de la jaro, ĉefe dum novembro.

Maldekstre-dekstren:Luis Jorge Santos (tiam Prezidanto de KEL), Stella Uribe (tiam Sekretariino) kaj Juan Sebastian Quintero Santacruz (tiam nur simpla esperantisto kolombia, poste vicprezidanto de KEL dum 2011-2013) kun la tradicia flago, dum oktobro 2011.

La kongresa flago redakti

Ekde la 17-a Kongreso de novembro 2011 komenciĝis nova kongresa tradicio, la organizantoj de la kongreso transdonas la esperantan flagon al la organizantoj de la venonta kongreso. Luis Jorge Santos-Morales, tiam prezidanto de KEL, estis la unua persono kiu transdonis la flagon, kiu ricevis ĝin estis Ruben Torres, la ĉeforganizanto de la 18-a Kolombia Kongreso de Esperanto.

Listo de la ĝisnunaj kaj planitaj kongresoj redakti

 
Kolombiaj Departementoj kiuj gastigis la Kolombian Kongreson de Esperanto ĝis 2020.

La sekva tabelo montras informojn pri ĉiuj okazintaj aŭ anoncitaj Kolombia Kongresoj de Esperanto kaj donas informojn pri la jaro, urbo, dato, kie okaziĝis, ankaŭ eblas vidi plian informon.

Jaro # Urbo Dato Plia informo
2020 26-a Kolombia Kongreso de Esperanto [1] 14-a - 15-a de novembro 2020 interrete pro la tutmonda pandemio
2019 25-a Kolombia Kongreso de Esperanto Ibageo 2-a - 5-a de novembro 2019
2018 24-a Kolombia Kongreso de Esperanto Kalio 3-a - 5-a de novembro 2018 Universitato de la Valo en Kalio
2017 23-a Kolombia Kongreso de Esperanto Hondo 3-a - 6-a de novembro 2017
2016 21-a Kolombia Kongreso de Esperanto Bogoto 5-a - 7-a de novembro 2016 La kongreso okazis ĉe la "Biblioteca el Tintal" kiu troviĝas en Bogoto, Kolombio. Ĝi daŭris tri tagojn (ekde la 5-a ĝis la 7-a de Novembro) kaj ĉiu tago enhavis malsaman programon.

Dum la kongreso la ĉeestantoj povis aŭskulti diversajn prelegojn kaj vidi spektaklojn, eblis aĉeti Esperantaĵon (ĉemizojn, insignojn, librojn, ktp), kaj atestoj estis donitaj al la ĉeestantoj por ke ili povu voĉdoni la nova KEL-a estraro.

Afiŝo uzita por diskonigi la kongreson Arkivigite je 2016-11-10 per la retarkivo Wayback Machine

Filmeto de Jawuer Morales (Sekretario de la KEL) kie li montras al ni sian vidpunkton de la okazata kongreso.

2015 21-a Kolombia Kongreso de Esperanto Bogoto novembro 2015
2014 20-a Kolombia Kongreso de Esperanto Medeĝino 1-a - 3-a de novembro 2014
2013 19-a Kolombia Kongreso de Esperanto Buga 2-a — 4-a de novembro 2013
2012 18-a Kolombia Kongreso de Esperanto Kalio 3-a - 5-a de novembro 2012
2011 17-a Kolombia Kongreso de Esperanto Bogoto 1-a - 5-a de decembro 2011
2010 16-a Kolombia Kongreso de Esperanto novembro 2010
2009 15-a Kolombia Kongreso de Esperanto novembro 2009
2008 14-a Kolombia Kongreso de Esperanto Ibagué (Ibageo) novembro 2008
2007 13-a Kolombia Kongreso de Esperanto Neiva 3-a - 5-a de novembro 2007
2006 12-a Kolombia Kongreso de Esperanto Pereira (Perejro) novembro 2006 La kongresejo estis la Teknologia Universitato de Perajro (Universidad Tecnologica de Pereira). Antaŭ la inaŭguro de la 12ª Kongreso Profesoroj Luis Jorge Santos-Morales kaj Carlos Castrillon gvidis prelegon pri Esperanto kaj Literaturo dum Kongreso de Profesoroj de Literaturo kiu okazis samtempte ĉe la sama universitato.
2005 11-a Kolombia Kongreso de Esperanto Bogoto novembro 2005
2004 10-a Kolombia Kongreso de Esperanto Popayán (Popajano) 13-a - 15-a de novembro 2004
2003 9-a Kolombia Kongreso de Esperanto [2] Medeĝino 6-a - 8-a de decembro 2003
2002 8-a Kolombia Kongreso de Esperanto Kalio 13-a - 15-a de oktobro 2002
2001 7-a Kolombia Kongreso de Esperanto Fusagasugá (Fusagasugao) 10-a - 12-a de novembro 2001
2000 6-a Kolombia Kongreso de Esperanto Armenia 11-a - 13-a de novembro 2000 37 partoprenantoj
1999 5-a Kolombia Kongreso de Esperanto Ibagué (Ibageo) 16-a — 18-a de oktobro 1999
1998 4-a Kolombia Kongreso de Esperanto Tuluo novembro 1998
1997 3-a Kolombia Kongreso de Esperanto Medeĝino novembro 1997
1996 2-a Kolombia Kongreso de Esperanto Bogoto 9-a - 11-a de novembro 1996
1994 3-a Kolombia Esperanto Tago Kalio 12-a - 14-a de novembro 1994
1993 2-a Kolombia Esperanto Tago Medeĝino 13-a - 14-a de novembro 1993
1992 1-a Kolombia Esperanto Tago Medeĝino novembro 1992
1976 1-a Kolombia Kongreso de Esperanto Medeĝino 10-a - 12-a de decembro 1976

Viku ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti