Armenia (Kindio)
- Por la lando en Eŭropo, vidu Armenio. Por la antikva provinco de la Romia Imperio, vidu Armenia (Romia Imperio).
Armenia (nomita pri la antikva regno) estas urbego, la ĉefurbo de la departemento Kindio en Kolombio. Ĝi estas ankaŭ universitata urbo ekde 1960.
Armenia | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 301 226 (2018) [+] | ||
Loĝdenso | 2 152 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 4° 32′ N, 75° 40′ U (mapo)4.5388888888889-75.6725Koordinatoj: 4° 32′ N, 75° 40′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 551 m [+] | ||
Areo | 140 km² (14 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC-05:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
- Loĝantaro: 321,378 en 2014
- Supermara alteco: 1551 m
- Areo: 140 km²
- Telefonkodo: 57 + 6
- Poŝtkodo:
- Horzono: UTC – 5
- 04° 31′ 43″ N 75° 42′ 15″ U / 4.52861 °N, 75.70417 °U (mapo)
GeografioRedakti
Armenia etendiĝas en okcidenta-centra Kolombio inter 2 riveroj sur la okcidentaj deklivoj de Centra Montoĉeno. Bello (Kolombio) kaj Medeĝino (Kolombio) troviĝas po 32, Manizales 124, Pereira 150, Ibagué 201, Soacha 246, Bogoto 256, Monteria 290, Santiago de Cali kaj Bucaramanga po 313, Neiva 362, Cúcuta 410, Kartageno (Kolombio) 473, Soledad (Atlantiko) 541, Barranquilla 546, Valledupar 556, San Juan de Pasto 574, Santa Marta 592 km.
HistorioRedakti
Armenia estis fondita en 1889 fare de Jesús María Ocampo Toro, Alejandro y Jesús María Suárez, kiu estis fama ĉasisto. En la sekva jaro la loko oficiale iĝis vilaĝo Holguín kun 100 loĝantoj. Memore al masakroj de la armenoj venis la nova loknomo. En 1999 granda sismo trafis la urbegon, almenaŭ milo da homoj mortis.
EkonomioRedakti
Armenia ofte estas nomata Mirakla urbo pro ĝia rapida urbokresko kaj evoluo. La loka ekonomio estas bazita sur la produktado de kafoj, bananoj, maizoj, faboj, sukerkanoj, silkoj. Menciindas ankaŭ la turismo.
VidindaĵojRedakti
TrafikoRedakti
Armenia havas internacian flughavenon. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. La plej grava ŝoseo kuras al Bogoto.
KlimatoRedakti
Armenia situas en tropika klimato. La averaĝa jara temperaturo estas 20 °C, kiu malofte varias inter 4-38 °C. Jare pluvas po 2278 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen en oktobro kaj novembro pli, en julio malpli. Ĝenerale la monatoj ne diferencas.