Soacha [soaĉa] estas urbego kaj diocezo en meza Kolombio, en la samnoma provinco, en departemento Kundinamarko, en la suda rando de Bogoto. Ĝi havas gravan industrian zonon kaj estas hejmo de plejparte laboristaj familioj. Ĝi ankaŭ estas la plej popolriĉa antaŭurbo de urbaro de Bogoto.

Soacha
municipo de Kolombio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 250051–250057
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 782 647  (2023) [+]
Loĝdenso 4 254 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 4° 35′ N, 74° 13′ U (mapo)4.5780555555556-74.214444444444Koordinatoj: 4° 35′ N, 74° 13′ U (mapo) [+]
Alto 2 565 m [+]
Areo 184 km² (18 400 ha) [+]
Soacha (Kolombio)
Soacha (Kolombio)
DEC
Situo de Soacha

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Soacha [+]
vdr

Bazaj informoj

redakti
 
Loko de Soacha en Kolombio

Geografio

redakti

Soacha preskaŭ kontaktiĝas kun Bogoto. Urbocentro de Bogoto troviĝas 15, Ibagué 113, Pereira 165, Santiago de Cali 286, Bucaramanga 308, Cúcuta 413, Kartageno (Kolombio) 662, Soledad (Atlantiko) 707, Barranquilla 712, Santa Marta 741 km.

Historio

redakti

Soacha estis fondita la 8-an de aŭgusto en 1600. Ĝi akiris nacian fifamecon, kiam prezidenta kandidato vizitis la urbegon en 1989. En 2008 skandalo okazis, kiam 22 laboristoj de Soacha estis trovitaj mortaj pluraj centoj de mejlojn fore. Ili estis mortigitaj fare de la militistaro kaj prezentitaj al aŭtoritatoj kiel ribelantoj mortigitaj en batalo, por pliigi batalkapkalkulojn.

 
Vido en Soacha
 
Panoramo en Soacha

Klimato

redakti

En Soacha pro la montara areo la klimato estas modera. La averaĝa temperaturo varias inter 18-19 °C. Jare pluvas po 972 mm. En ĉiuj monatoj pluvas.

Vidindaĵoj

redakti

Fontoj

redakti