Valledupar
Valledupar aŭ esperante Valjeduparo estas urbego, diocezo (ekde 1956) kaj universitata urbo en norda Kolombio, en departemento Cezaro (Kolombio). Ĝi estas departementa ĉefurbo.
Valledupar | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo municipo de Kolombio urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 200001–200005 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 544 134 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 124 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 10° 28′ N, 73° 16′ U (mapo)10.460277777778-73.259722222222Koordinatoj: 10° 28′ N, 73° 16′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 180 m [+] | ||||
Areo | 4400 km² ( 440 000 ha) [+] | ||||
Horzono | orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Valledupar [+] | |||||
Bazaj informoj
redakti- Loĝantaro: 443,414 en 2014
- Supermara alteco: 168 m
- Areo: 4978 km²
- Telefonkodo: 57 + 5
- Poŝtkodoj: 200001-200005
- Horzono: UTC – 5
- 10° 27′ 37″ N 73° 15′ 35″ U / 10.46028 °N, 73.25972 °U (mapo)
Geografio
redaktiValledupar troviĝas sur ebenaĵo inter du montaroj. Santa Marta troviĝas 135, Soledad (Atlantiko) 173, Barranquilla 177, Kartageno (Kolombio) 248, Cúcuta 300, Bucaramanga 373, Bogoto 660, Pereira 685, Ibagué 706, Santiago de Cali 862 km. Ĝi estas ĉe la rivero Cesar.
Historio
redaktiValledupar estis trovita en 1532 fare de germano kaj estis fondita en 1550 fare de hispano. La Romkatolika Eklezio ofte prisignis ĝin kiel Ciudad de los Santos Reyes de Valle de Upar. La loknomo estis iom post iom modifita al Valle Dupar kaj fine al Valledupar. Ĝi prosperis dum la kolonia erao sed multe suferis en 19-a jarcento pro la civilaj militoj. En 1810 proksimume 400 loĝantoj ribelis kontraŭ la hispana monarkio. Post 3 jaroj jam la sendependeco estis proklamita. En 1850 la urbo iĝis departementa ĉefurbo. En la malfrua 20-a jarcento okazis diversaj konfliktoj, homrabadoj. Ne hazarde Valledupar havas prizonon. Dum la 2-a mondmilito alvenis multe da enmigrintoj el Eŭropo, aparte francoj, germanoj kaj italoj.
Ekonomio
redaktiEkonomio de la regiono preskaŭ estas bazita sur agrikulturo kaj bredado de brutoj. Inter la 1970-aj jaroj kaj 1980-aj jaroj okazis signifa kultivado de kotonoj. Nuntempe oni kultivas rizojn, tabakojn, kafojn, kakaojn. En la urbego mem oni okupaĝas pri eksporto kaj prilaborado de la menciitaj agrikulturaĵoj. Menciindas ankaŭ nelegala produkto de opioj kaj mariĥuanoj.
Klimato
redaktiEn Valledupar la averaĝa temperaturo estas 28 °C. Jare pluvas po 972 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed en oktobro pli ofte, en februaro pli malofte.
Trafiko
redaktiAl Valledupar kuras 3 signifaj ĉefvojoj, la plej grava el Bogoto. La urbego havas lokan flughavenon. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Vidindaĵoj
redakti- biblioteko
- katedralo kaj kirkoj
- festivalo de 1968
Ĝemelurboj
redaktiFontoj
redakti- [1] Arkivigite je 2014-12-23 per la retarkivo Wayback Machine hispane
- mapo, distancoj Arkivigite je 2015-01-02 per la retarkivo Wayback Machine
- [2] angle
- Angla Vikipedio helpe de WikiTrans