2046 estas ĉina filmo de WONG Kar-Wai kiu enkiniĝis en 2004.

2046
filmo
Originala titolo 2046
Produktadlando Germanio, Ĉinio, Francio, Hongkongo
Originala lingvo Kantona, Ĉina, Japana
Kina aperdato 20-a de majo 2004 (Cannes)
Daŭro 2h09
Ĝenro Dramo, Romanco
Kameraado Christopher Doyle, Kwan Pun Leung, Lai Yiu-fai
Buĝeto 12.000.000 USD
Reĝisoro(j) WONG Kar-Wai
Produktisto(j) WONG Kar-Wai, Eric Heumann, Amedeo Pagani, Marc Sillam
Scenaro WONG Kar-Wai
Laŭ la verko de ---
Filmita en Ĉinio (Ŝanhajo)
Loko de rakonto Honkongo
Muziko de Peer RABEN, Umebayashi Shigeru
Rolantoj Tony Leung • Gong Li • Takuya Kimura • Faye Wong • Zhang Ziyi • Maggie Cheung • Carina Lau • Chang Chen • Dong Jie • Thongchai McIntyre • Berg Ng • Hong Wah
Laboratoriaj kaj optikaj efektoj ---
Produktinta firmao ---
Distribuo Sony Pictures classics (Japanio)
Honorigoj Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Ne-Eŭropa Filmo
IMDb
vdr

Rakonto redakti

La ĉefa intrigo de la filmo okazas en Hongkongo, en la "Orienta Hotelo" inter 1966 kaj 1969. La filmo ankaŭ montras scenojn de estonta kaj moderna metroo, supoze alkondukanta al la jaro 2046. 2046 estas ankaŭ la numero de la ĉambro kie CHOW Mo-Wan verkas sian libron. En tiu hotelo, li ankoraŭ renkontas BAI Ling, ĉarma kaj belega virino kun kiu li baldaŭ amludas. Sed, ŝi ne estas lia estonta edzino, nur epizoda koramikino, kiel CHOW ŝatas ilin kolekti.

Ĉefrolantoj redakti

Pri la filmo redakti

2046 estas tre malrapida filmo pri amo en la kutimo de sia estimata reĝisoro : WONG Kar-Wai (王家衛, Hanyu Pinyin: Wáng Jiāwèi). Ĝi estas la tria filmo kun la samaj personuloj (sed ne kun la samaj rolantoj) : huā yàng nián huá (花樣年華, La beleco de niaj jaroj pasas kiel floroj) en 2000 kaj ā fēi zhèng zhuàn (阿飛正傳, La vera historio de AH Fei) en 2001.

2046 estas ankaŭ la numero de la ĉambro kie Tony LEUNG Chiu-Wai kaj CHEUNG Maggie renkontas en Huā yàng nián huá por verki sia libroserio pri Kungfuo.

2046 estas 49 jaroj post la retransdono de la insulo Hongkongo de Britio al Ĉinio kiu okazis la 1-a de julio 1997. Ekde tiu dato, la popola respubliko de Ĉinio anoncis ke la insulo estis sub mem-regulada reĝimo por la sekvontaj 50 jaroj. La filmtitolo estas ebla aludo al tiu promeso.

La filma produkcio haltis en 2003, dum la epidemio de sasoso.

Kiam la aktorino WONG Faye devis ŝajnigi ploro, la kamerao filmis ĉiam la maldekstra flanko de sia vizaĝo, pro problemoj en sia dekstra okulo.

Dumfilme, fotografisto de duonformata presaĵo sukcesis ŝtelfoti la interno de la 2046-a ĉambro de la orienta hotelo. Post la eldonaĵo de la fotoj, la reĝisoro kiu persiste emis konservi la filmadon tutsekreta, tute rekonstruis la ĉambron kaj plendis kontraŭ la paparadzo.

Ĉiu rolanto parolas sian propran lingvon dumfilme : CHOW Mo-Wan la kantonan, BAI Ling la ĉinan dum Tak parolas la japanan. Kvankam en la filmo, ĉiu ŝajnas glati kaj la rolantoj ŝajnas tre bone kompreni unu la alian!

Eksteraj ligiloj redakti