Tria Simfonio de Brahms

(Alidirektita el 3-a simfonio (Brahms))

La Simfonio Numero 3 en F-maĵoro, Op. 90, estas simfonio de Johannes Brahms. Tiu verko estis verkita en la somero de 1883 en Wiesbaden, preskaŭ ses jarojn post li kompletigis sian Simfonion Numero 2. En tiu tempo Brahms estis verkinta kelkajn el siaj plej grandaj verkoj, kiel la Violonkonĉerto, du uverturojn (Tragika Uverturo kaj Akademifestivala Uverturo), kaj la Pianokonĉerto Numero 2.

I. Allegro con brio (10:05)


II. Andante (8:07)


III. Poco allegretto (6:10)


IV. Allegro (8:28)

Ĉiuj registraĵoj estas donaco de Musopen

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiujn dosierojn? Vidu helpon.

La premiero okazis la 2an de Decembro 1883 fare de Viena Filarmonia Orkestro, sub dirigentado de Hans Richter. Ĝi estas la plej mallonga el la kvar simfonioj de Brahms; tipa ludado daŭras inter 30 kaj 40 minutojn.

La simfonio estis planita por 2 flutoj, 2 hobojoj, 2 klarnetoj, 2 fagotoj, 1 kontrafagoto, 4 kornoj, 2 trumpetoj, 3 trombonoj, timbaloj, kaj kordinstrumentoj.

Movimentoj

redakti
 
 
 
 

La kvar movimentoj estas la jenaj:

  1. Allegro con brio (F-maĵoro, en sonata formo)
  2. Andante (C-maĵoro, en modifita sonata formo)
  3. Poco allegretto (C-minoro, en triparta form A–B–A′)
  4. Allegro — Un poco sostenuto (F-minoro → F-maĵoro, en modifita sonata formo)

Eksteraj ligiloj

redakti