3D Movie Maker (ofte mallongigita al 3DMM) estas porinfana komputila programaro, disvolvigita de la filio Microsoft Kids de Microsoft Home en 1995. Per la programaro, uzantoj povas krei filmojn, metante tridimensiajn rolulojn kaj rekvizitojn en antaŭbildigitajn mediojn, kaj ankaŭ aldoni agojn, sonefikojn, muzikon, tekston, parolon kaj specialajn efektojn. Filmoj estas konservitaj en la dosierformo .3mm.

3D Movie Maker

Disvolvo Microsoft Home
Platformo Microsoft Windows
Licenco permesilo Expat
Venda medio KD-ROM
Lingvo angla, franca, germana, itala, japana, rusa, hispana
vdr

En la programaro estas du helpantaj roluloj, kiuj gvidas uzantojn pri la diversaj funkcioj de la programaro: la rolulo McZee provizas helpon ĉie en la studio, kaj krome lia asistanto Melanie provizas diversajn aliajn lernilojn. En Nickelodeon 3D Movie Maker, la uzanto estas gvidata anstataŭe de Stick Stickly.

3D Movie Maker estas konstruita sur BRender, motoro de tridimensiaj grafikoj kreita de Argonaut Software. La modeloj kaj fonoj estas faritaj de Illumin8 Digital Pictures (iama grafikstudio) uzante modeladan programaron Softimage, kaj krome la enkonduka kaj helpaj filmetoj estas faritaj de Productions Jarigoine, nune neaktiva produktada firmao fondita de Jean-Jacques Tremblay. En 1998, uzanto kun nomo Space Goat kreis la retejon 3dmm.com, kiu ebligas por uzantoj la disvastigadon de filmoj kaj modifaĵoj por 3DMM. De multaj fervoruloj 3dmm.com estas ankoraŭ uzata nuntempe.

Microsoft eldonis la fontkodon de la programaro kun permesilo MIT en majo de 2022,[1] sekvante peton de la Twitter-uzanto Foone monaton antaŭe.[2]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti