78-a SAT-Kongreso 2005

kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda

La 78-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis en Zagrebo inter la 2-a kaj la 9-a de julio 2005. Tiam estis prezidento de la Plenum-komitato Jakvo Schram kaj estris la kongresan komitaton Marija Beloŝeviĉ.

78-a SAT-Kongreso 2005
Loko Zagrebo
Ekde 2-a de julio 2005[1]
Ĝis 9-a de julio 2005[2]
Oficiala retejo www.geocities.com/sat_hr/kongres2005.html
← Antaŭa Sekva →
vdr
emblemo de SAT
emblemo de SAT

Okazis la kutimaj laborkunsidoj kie oni pritraktis organizajn temojn kiaj la raporto de la Plenumkomitato, la retaj kontaktoj inter membroj, prezento de SAT al ekstersataj medioj, allogo al homoj, varbomaterialo, LEAoj ktp. Krome okazis kiel kutime distraj programeroj, interesaj prelegoj, ekskursoj ktp.

Okazis postkongreso laŭ kiu grupo de kongresanoj vizitis la sudkroatan duoninsulon Istrio, loĝis en Lovrano kaj vizitis interalie la urbojn Pula, Rijeka, Poreĉ kaj Rovinjo, krom insuloj de la kroata marbordo.

Referencoj redakti

  1. dato de enarkivigo: 17-a de marto 2014, alirdato: 12-a de decembro 2014, lingvo: Esperanto, URL de referenco: http://www.satesperanto.org/-2005-78-a-Zagrebo-Kroatio-.html, arĥiva URL: https://web.archive.org/web/20140317082622/http://satesperanto.org/-2005-78-a-Zagrebo-Kroatio-.html
  2. dato de enarkivigo: 17-a de marto 2014, alirdato: 12-a de decembro 2014, lingvo: Esperanto, URL de referenco: http://www.satesperanto.org/-2005-78-a-Zagrebo-Kroatio-.html, arĥiva URL: https://web.archive.org/web/20140317082622/http://satesperanto.org/-2005-78-a-Zagrebo-Kroatio-.html

Eksteraj ligiloj redakti