8-a Afrika Kongreso de Esperanto

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La 8-a Afrika Kongreso de Esperanto okazis en senegala urbo Tieso 26-30 de decembro 2022. La oficiala malfermo de la evento estis marde la 26-an, sed partoprenantoj venadis al la kongresejo jam pli frue, de dimanĉo la 24-a. 107 personoj el 14 landoj aliĝis.

Kelkaj el la novaj senegalaj esperantistoj, kursfinintoj de 2022
Futbala matĉo kun loka klubo

Grava evento estis, ke ĉiuj membroj de la Afrika Komisiono de UEA ĉeestis, per helpo kaj financa subteno de UEA kaj de privatuloj. Tiuj ses afrikanoj ricevis lertigadon de Mireille Grosjean pri la maniero harmonie kaj efike labori teame (rete). Krome ili povis jam antaŭ la komenco de la Kongreso kaj dum la Kongreso konatiĝi, kunsidi kaj eklabori.

Dum la kongreso okazis prelegoj pri esperantista movado en diversaj landoj (Burundo, Germanio, Malagasio kaj Senegalo), pri historio de Afriko (Mireille Grosjean, rete), pri lingva diverseco kaj lingva politiko (Vjaĉeslav Ivanov), pri agado de Unesko kaj agado de ILEI kaj UEA ĉe ĝi (François Lo Jacomo), AMO-seminarioj, kunvenoj de Senegala Esperanto-Asocio (SEA) kaj Senegala Esperanto-Junularo (SEJ). SEJ elektis estraron kaj eklaboris pri jura registriĝo kaj aliĝo al TEJO, kaj la organizo decidis pri regulaj kunvenoj de siaj membroj.

En la distra parto de la kongreso okazis futbala matĉo kontraŭ distrikta futbalteamo (malpli preparitaj esperantistoj antaŭvideble malgajnis, tamen en bona amika etoso), internacia vespero kun afrikaj dancoj, negranda lingva festivalo, paroligaj eventoj kaj ludoj.

Preparkurso pri la lingvo Esperanto okazis ekde oktobro, do tri monatojn ĝi daŭris antaŭ la Kongreso, kaj envolvis pli ol 30 lernantojn en du senegalaj urboj — Rufisko kaj Dakaro. SEA kun helpo de la instruistoj Vjaĉeslav Ivanov kaj Espoir Kasati faris ekzamenon por senegalanoj, kiuj partoprenis tiun preparkurson kaj povis veni al la kongreso; ĉiuj 21 ekzamenitoj sukcese trapasis ĝin kaj ricevos atestilojn nome de la Asocio.

Dum la ekskursa tago la partoprenantoj povis viziti la Rozkoloran lagon (lago Retba) kaj la insulon Gore.

La 8-a Afrika Kongreso iĝis la plej internacia inter ĉiuj, kun partoprenantoj el 14 ŝtatoj.

Bibliografio redakti

  • Esperanto 1376(2) (februaro 2023; pluraj artikoloj)

Eksteraj ligiloj redakti