Aĵuro
En teksaĵoj, aĵuro[1] estas parto de teksaĵo kun ornamentaj truoj aŭ fadenmankoj.
Priskribo
redaktiAĵuro estas ornama tekniko uzata sur teksaĵoj, ofte ĉe la randoj. En aĵuroj, oni fortiras aŭ fortondas iom da fadenoj en teksaĵo, tiel kreante travideblan truon aŭ fadenmankon. Tio estas farata regule. Ofte, en la truo, oni faras plian ornamentadon, ekzemple per kunfaskigo aŭ kunnodado de kelkaj fadenoj, farante geometriajn formojn klare videblajn en la truo.
Analoge, oni kelkfoje nomas aĵuro analogajn ornamajn truojn en aliaj artaĵoj (metalaĵoj, latisoj, konstruaĵoj).
Aĵuroj povas mise formiĝi simple pro misteksado aŭ damaĝo; tiaj nomiĝas misaĵuroj.[2]
Etimologio
redaktiLa termino devenas de la franca termino ajour, kiu estas substantivigo de la sintagmo à jour “al tago”, ĉar aĵuroj en ekz. kurtenoj enlasas la tagan lumon.