Imperio de aŝantioj estis ŝtato sur teritorio de la hodiaŭa Ganao, fakte sur la teritorio de nuna regiono Brong-Ahafo, ekde la 17-a ĝis fino de la 19-a jarcento unu el la plej potencaj nigrulaj ŝtatoj en periodo de koloniigo.

Aŝantia imperio
 Ganaa imperio 16951896 Ora Marbordo (kronkolonio) 

historia lando
Geografio
Aŝantia imperio en la 19-a jarcento
Aŝantia imperio en la 19-a jarcento
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
ŝtato
Pereo:
1896
Antaŭaj ŝtatoj:
Ganaa imperio Ganaa imperio
Postsekvaj ŝtatoj:
Ora Marbordo (kronkolonio) Ora Marbordo (kronkolonio)
Historio
vdr

La komenco de ties historio datiĝas al la 13-a jarcento, kiam disfalis ganaa imperio. Iliaj loĝantoj migris al fekundaj teritorioj de la hodiaŭa norda Ganao. Tie iom post iom formiĝis federacio de akanaj triboj kun ĉefurbo Kumasi. En la jaro 1695 (verŝajne) Osei Kofi Tutu la 1-a el tribo de aŝantioj fariĝis reganto de la nove estiĝinta imperio kun centraligita potenco. Danke al siaj politikaj kaj soldataj kapabloj li konkeris najbaran tribon dankjiraoj. Tiutempe la marbordo estis administrata ankaŭ fare de eŭropaj kolonigistoj (kaj pro oro ankaŭ tre ŝatata). La aŝantioj havis ankaŭ oron, per kiu (apud eburo) ili abunde komercis kun eŭropanoj. En la 19-a jarcento la aŝantioj longtempe rezistis al britoj (kiuj tiutempe konkeris la Orportan marbordon). La aŝantia imperio estis definitive alligita al brita protektorato nur en la jaro 1896 post la sepa angla-aŝantia milito, en kiu la britoj havis grandan materian kaj nombran superforton.

Hodiaŭ la teritorio de la eksa aŝantia imperio estas unu el la regionoj de Ganao - Aŝantio.