Aŝoto la 3-a (armene: Աշոտ Գ) estis reĝo de Armenio, regante la mezepokan reĝlandon de Armenio de 952/53-77. Konita kiel Aŝoto la 3-a la kompatema (Աշոտ Գ. Ողորմած) kaj agnoskita de eksterlandaj regantoj kiel la ŝahanŝaho (reĝo el reĝoj) de Granda Armenio, li movis sian reĝan sidejon al Ani kaj kontrolis ĝian evoluon kaj de la regno ĝenerale. Armenio atingis la altecon de sia ora epoko dum lia regado kaj tiu de liaj filoj kaj posteuloj, Smbato la 2-a (977-89) kaj Gagiko la 1-a (990-1020).

Aŝoto la 3-a
Sekvanto Smbato la 2-a vd
Persona informo
Աշոտ Գ Ողորմած
Naskiĝo
Morto ĉ. 977
Religio Armena Apostola Eklezio vd
Familio
Dinastio Bagratida dinastio vd
Patro Abaso la 1-a vd
Patrino Bagrationi unnamed vd
Gefratoj Kiurike I vd
Edz(in)o Ĥosrovanujŝ vd
Infanoj Gagiko la 1-aSmbato la 2-a • Kiurike I • Hripsime vd
Profesio
Okupo ŝtatreprezentantosuvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dum la unua jaro de la regado, Aŝoto lanĉis militan atakon por liberigi la urbon Dvin de islama regado, entrepreno finfine malsukcesa. Malgraŭ ĉi tiu malsukceso, li faris paŝojn por centralizi la potencon en la regno, patronante la armenan eklezion kontraŭ ĝia subteno. Dum lia regado Katolikoso Anania Mokaci movis sian patriarkan sidlokon al Argina, proksime al la urbo Anio.

En 961 Anio estis proklamita la ĉefurbo de la regno, kaj Aŝoto ekregis kaj vastigis la urbon. Li konstruis muron enfermanta Anion kaj kiu poste prenus sian nomon post li, kaj sponsoris la konstruadon de monaĥejoj, hospitaloj, lernejoj kaj domoj. Lia edzino, la reĝino Ĥosrovanujŝ, dume sponsoris la konstruadon de la preĝejoj en Sanahin kaj Haghpat.

En la milito inter la bizanca imperiestro Johano Tzimisko kaj la araboj, Armenio faris sian eblon por resti neŭtrala kaj devigis la du batalpartiojn respekti la limojn de la lando. La bizanca armeo komencis marŝi trans la ebenaĵon de Muŝ, por decide frapila arabojn de Armenio, sed kiam ili renkontiĝis kun la 30.000-forta armeo de Aŝoto la 3-a, ili ŝanĝis sian planon kaj forlasis Armenion. Aŝoto anstataŭe donis al Tzimisko 10.000 soldatojn, kiuj akompanis lin en la militkampanjo en Mezopotamio.

Akademiuloj sugestis, ke li estas entombigita en Anio aŭ ĉe la proksima monaĥejo de Horomos.