Aŭgmentita

En muziko oni nomas aŭgmentita:

  • Intervalojn, kiuj aperas plialtigitaj je kromata duontono. Tio koncernas unualinie perfektajn intervalojn (unuto, kvarto, kvinto, okto), kiuj ne ekzistas en „eta“ kaj „granda“ formo (kiel duto, trito, sesto, septo). Sed ankaŭ ĉi-lastaj povas esti „aŭgmentitaj“ (aŭ ankaŭ „diminuitaj“).
  • Akordojn (precipe trisonojn, sed ankaŭ kvarsonojn), kiuj enhavas grandan triton kaj aŭgmentitan kvinton super la bazotono. Ekestas do trisono, je kiu du grandaj tritoj kuŝas unu sur la alia. Se oni volas ĉi tiun plivastigi al aŭgmentita kvarsono, nur eta trito estas aldonebla, ĉar la granda trito de la aŭgmentita kvinto denove estas la bazotono, kaj do ne temas pri vera kvarsono.

Ekzemploj por aŭgmentitaj intervaloj:

La perfekta kvinto c–g fariĝas aŭgmentita kvinto c–g♯. ( En egalŝtupa agordo sonanta kiel eta sesto.)
La perfekta unuto c–c fariĝas aŭgmentita unuto c–c♯. ( En egalŝtupa agordo sonanta kiel eta duto.)
La granda trito c–e fariĝas aŭgmentita trito c–e♯. (En egalŝtupa agordo sonanta kiel perfekta kvarto.)

Ekzemploj por trisonoj:

c–e♭–g♭     diminuita trisono
c–e♭–g minora trisono
c–e–g maĵora trisono
c–e–g♯ aŭgmentita trisono (skribmaniero: C+Caug)

Aŭgmentita kvarto (ekz. f–b) kompletigas la diminuitan kvinton (b–f) al okto .

Vidu ankaŭRedakti