En la lingvoscienco estas nomata kiel augmento (latina augmentum, „la pligrandigita“) prefikso, kiu en kelkaj hindeŭropaj lingvoj estas antaŭmetata al verbo, por krei tenso-formojn de la estinteco kiel la pluskvamperfekton, la imperfekton aŭ la aoriston. En ĉi tiu funkcio la aŭgmento estas uzata en la greka, en la armena, friga kaj en hindiranaj lingvoj kiel la sanskrito. Ene de la hindeŭropistiko estas kontestata, ĉu la aŭgmento evoluis nur ene de ĉi tiuj branĉoj de la hindeŭropa lingvaro aŭ ĉu ĝi jam en la hindeŭropa pralingvo ekzistis, sed poste en ĉiuj krom la nomitaj devenaj lingvoj perdiĝis.

La aŭgmento ne estas uzata en ĉiuj lingvaj ŝtupoj senescepte por la markigo de estintecaj tensoj. En la greka ĝi ne aperas konstante ekz. ĉe Homer, la ekzaktaj kialoj estas ĝis hodiaŭ diskutataj.

Ekzemploj redakti

La formado de la estintecon bildigantaj formoj imperfekto kaj aoristo en la moderna greka postulas ĉiufoje akcentadon sur la tria lasta silabo. Tiel formas ekzemple la verbo πληρώνω (pliróno) „mi pagas“ la imperfekton πλήρωνα (plírona) „mi pagis“ [lineara estinteco: ĉiam kaj daŭre], resp. la aoriston πλήρωσα (plírosa) „mi pagis“ [punkta estinteco: mallongtempe, unuope kaj finiĝinta]. Verboj, kiuj tamen konsistas nur el du silaboj, aŭgmento estas antaŭmetata, kiu per tio anstataŭigas la en la vorta radiko ne ekzistantan trian lastan silabon. Tiel formas ekzemple la verbo λέγω (légo) „mi parolas“ la imperfektan formon έλεγα (élega, antikvagreke ἔλεγον élegon) „mi parolis“. La komenca ε estas la tiel nomata silaba aŭgmento. Vokale komenciĝantaj verboj havas kontraŭe la tiel nomatan streĉitan aŭgmenton. En ĉi tiu kazo la komenca vokalo estas streĉata. Tiel estas en la antikva greka la per aŭgmento formata aoristo de ἀκούω (akoúō) ἤκουσα (ḗkousa). En la hodiaŭa greka tamen ĉi tie en la aoristo la aŭgmento forfalas: άκουσα (ákousa).

En simila maniero la aŭgmento estas formata en sanskrito: Ĉi tie la silaba aŭgmento estas अ a. Tiel estas de भवति bhavati „li estas“ la imperfekto अभवत् abhavat „li estis“. Ĉe vokale komenciĝantaj verboj la komenca vokalo aperas en la streĉata ŝtupo (vṛddhi): La imperfekto de इच्छति icchati „li volas“ estas ऐच्छत् aicchat „li volis.“

En la armena la aŭgmento aperas nur ĉe vortformoj, kiuj alie estus unusilabaj, por fortigi ties sonan enhavon. Ĝi do servas ĉi tie ankaŭ ne al la markigo de estinteco: aoristo 1-a persono singulara beri „mi portis“ sen aŭgmento, sed la 3.a persono singulara e-ber „li portis“ kun aŭgmento[1]

Interna aŭgmento redakti

Ĉe kelkaj vortoj en la greka, kiuj enhavas prefikson, la aŭgmento ne estas enŝovata al la vortkomenco, sed inter prefikso kaj vortradiko. Oni parolas tiam pri interna aŭgmento. Se la verbradiko komenciĝas per vokalo, rezultas ankaŭ ĉi tie streĉa aŭgmento. Estas atentinda, ke per interna aŭgmento ankaŭ la (eventuale asimilita) prefikso en la bazan formon povas ŝanĝiĝi (συμ... > συν + ε + ...).

  • Ekzemple (ĉiufoje prezenco kaj aoristo): εισπράττω - εισέπραξα, συμπίπτω - συνέπεσα, αναγγέλλω - ανήγγειλα, εμπεριέχω - εμπεριείχα.

En la moderna greka ekzistas multaj verboj, ĉe kiuj la interna aŭgmento estas nedeviga kaj depende de la parola situacio resp. klera nivelo de la parolanto estas uzata aŭ ne.

  • Ekzemple: μεταφράζω - μετάφρασα aŭ μετέφρασα, αναθέτω - ανάθεσα aŭ ανέθεσα, παραγγέλνω - παράγγειλα aŭ παρήγγειλα.

Referencoj redakti

  1. Michael Meier-Brügger: Indogermanische Sprachwissenschaft. 8., überarbeitete und ergänzte Auflage der früheren Darstellung von Hans Krahe. Walter de Gruyter, Berlin u. a. 2002, ISBN 3-11-017243-7, S. 183f.

Vidu ankaŭ redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Augment » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 5420734 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)