Aŭstralia Antologio

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Aŭstralia Antologio estas esperantlingva kolekto da aŭstraliaj verkoj, redaktita de Alan Towsey, kun enkonduko de Humphrey Tonkin. Tradukintoj estis interalie Ralph Harry, Donald Broadribb, Marjorie Ellyard, Towsey mem, Marjorie Boulton, Kenneth Linton, Trevor Steele, kaj William Auld.

Aŭstralia Antologio
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1988
Urbo Pizo
Eldoninto Edistudio
Paĝoj 431
ISBN 8870360363
vdr

La 431-paĝa verko estas eldonita de Edistudio en Pizo en la jaro 1988.