A Flock of Seagulls

A Flock of Seagulls (signife Mevaro) estas angla bando de novonda kaj sinteza popularmuziko origine formita en 1980 en Liverpool fare de Michael "Mike" Score (ĉefkantisto, klavaroj), lia frato Alister "Ali" James Score (drumoj), kaj Francis Lee "Frank" Maudsley (baso), kun ĉefa bandanaro konsistanta el fratoj Score, Maudsley kaj la ĉefgitaristo Paul Reynolds.

A Flock of Seagulls
Persona informo
Okupo
Verkoj I Ran (So Far Away)
TTT
Retejo https://www.aflockofseagulls.org/
vdr

La grupo havis serion de internaciaj sukcesaj unuopaĵoj kiel "I Ran (So Far Away)" (1982), "Space Age Love Song" (1982), "Wishing (If I Had a Photograph of You)" (1982), kaj "The More You Live, the More You Love" (1984). Ili elstariĝis por la unua fojo en la 1980-aj jaroj pro sia muzikfilmeto "I Ran (So Far Away)" kiu estis elsendita de MTV dum la Dua Brita Invado en Usono.[1] La bando ricevis premion Grammy en 1983 pro sia instrumentara "D.N.A" (1982).

Diskaro redakti

  • A Flock of Seagulls (1982)
  • Listen (1983)
  • The Story of a Young Heart (1984)
  • Dream Come True (1986)
  • The Light at the End of the World (1995)
  • Ascension (2018)

Notoj redakti

  1. Puterbaugh, Parke (10a de novembro 1983). "Anglomania: The Second British Invasion". Rolling Stone. Alirita la 28an de oktobro 2019.