A Toxa
A Toxa, aŭ plennome galege Illa da Toxa,[1] Illa da Toxa Grande respektive Illa de Louxo (ankaŭ en aliaj partoj de Hispanio oni uzas la galegan toponimon Illa da Toxa, ne tradukon al la hispana, kataluna, eŭska aŭ alia lingvo) estas insulo en la aŭtonoma regiono Galegio de Hispanio. Ĝi situas borde de la Atlantika Oceano, inter la duoninsulo O Grove okcidente kaj la marborda municipo Cambados en la malinsula parto de Galegio oriente. La insulo havas surfacon de 1,1 kvadrataj kilometroj kaj en 2011 havis 47 konstantajn loĝantojn.
Illa da Toxa | ||
---|---|---|
Boatoj apud la bordo de la insulo | ||
insulo • settlement in Galicia | ||
Akvejo | Atlantiko | |
Geografia situo | 42° 29′ 22″ N, 8° 50′ 55″ U (mapo)42.489444444444-8.8486111111111Koordinatoj: 42° 29′ 22″ N, 8° 50′ 55″ U (mapo) | |
| ||
Longo | 2,170 km | |
Larĝo | 815 m | |
Areo | 1,1 km² | |
Loĝantaro | 47 (2011) 43 loĝ./km² | |
Notoj
redakti- ↑ prononco [ILja da TOŝa au Ija da TOŝa]