La divenistino

novelo
(Alidirektita el A cartomante)

La divenistino (portugale A cartomante, pli ekzakte "La kartdivenistino") estas rakonto de Machado de Assis (1839-1908) verkita en 1884. La rakonto estis unue publikigita en Gazeta de Notícias ("Gazeto de Novaĵoj"), tiutempa ĵurnalo de Rio-de-Ĵanejro, kaj poste aperis en la libro Várias histórias ("Pluraj historioj") en 1896, kolekto de rakontoj de Machado de Assis farita de la aŭtoro mem. Tiu rakonto jam inspiris tri kinajn versiojn faritajn de brazilaj kinistoj. Ĝi aperis en Esperanto en la libro "La divenistino kaj aliaj rakontoj" en 2005, kiu kunigas plurajn rakontojn de Machado de Assis tradukitajn de Paulo Sérgio Viana.

La divenistino
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Joaquim Maria Machado de Assis
Lingvoj
Lingvo portugala lingvo
Eldonado
Eldondato 28-a de novembro 1884
vdr

La rakonto redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Analizo redakti

"La divenistino" estas unu el diversaj mallongaj rakontoj de Machado de Assis, kunigitaj en la rakontaro Várias históiras. Ĝia ĉefa temo estas perfido inter geedzoj kaj amikoj kaj venĝo pro tiu perfido.

La rakontado okazas per tria persono kaj estas markata kaj de momentoj iom malrapidaj kaj de momentoj pli energiaj. En tiuj unuaj okazas kosideroj kaj pensadoj pri la roluloj kaj pri iliaj situacioj, dum en tiuj aliaj sin disvolvas la agado kaj iuj psikologiaj konfliktoj. Tiuj konsideroj kaj eĉ la prezento de la rolulaj pensoj ne estas ĉiam neŭtralaj, ĉar la rakontulo kelkfoje tion faras per kritikaj aŭ ironiaj vortoj, sed la rakontulo mem ne konsistas en ia rolulo, tial ke lia nura rolo estas prezenti la okazaĵojn.

Alia aspekto de tiu verkaĵo estas tio, ke la rakontulo ankaŭ zorgas situi la legantojn en la spaco kaj en la tempo. Dum la rakonto estas cititaj specifaj lokoj en kiu okazas la agado, stratoj kaj kvartaloj de Rio-de-Ĵanejro, kaj ankaŭ tempaj elementoj, kiajn datojn kaj aĝojn de la roluloj.

Roluloj redakti

La rakonto havas kvar ĉefajn rolulojn: Camilo, Rita, Vilela kaj la kartdivenistino. Krom tiuj, estas nur citita kunprovincanino de Rita.

Eksteraj ligiloj redakti