Abdur Rahman Ĥano

Abdur Rahman Ĥano (paŝtune عبد رحمان خان) (inter 1830 kaj 1844 – 1a de Oktobro, 1901) estis Emiro de Afganio el 1880 al 1901.[1]

"Fera Amir" Abd al-Raḥmān Ĥano dum la Dua Angl-Afgana Milito. Ĥano estis renomita pro sia lerto kaj forto en subpremado de ribeloj kontraŭ sia aŭtoritato. Ŝajne estis li kiu kreis centrigitan ŝtaton en la postmilito, bazite sur ministraro nome Suprema Konsilio, ĝenerala asembleo nome Loja Ĝirga, kaj armeo. Liaj atingoj estis la enkonduko de kelka moderna fabrikado, agrikulturo, kaj sansistemo.

Li estis la tria filo de Mohammad Afzal Ĥano, kaj nepo de Dost Mohammad Ĥano. Abdur Rahman Ĥano re-establis la regadon de la afgana registaro post la malordo kiu venis post la Dua Angl-Afgana Milito. Li iĝis konata kiel La Fera Amir post la venko super nombraj ribeloj de variaj triboj kiuj estis faritaj de liaj parencoj.[2]

Referencoj redakti

  1. Tamen, lia naskojaro estas donita kiel 1830 en Chambers Biographical Dictionary, ISBN 0-550-18022-2, paĝo 2
  2. ʿAbd al-Raḥmān Khān. Alirita 2013-07-15.
  • Tiu artikolo enhavas tekston el publikaĵo nune en la publika havaĵo: Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Abdur Rahman Khan". Encyclopædia Britannica. 1 (11a eld.). Cambridge University Press. pp. 37–38.