Abejuela [abeĤUEla] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudorienta komarko Gúdar-Javalambre, kies komarka ĉefurbo estas Mora de Rubielos. La loknomo Abejuela estas etimologie komprenebla kiel diminutivo de la vorto abeja (abelo) kun intenca signifo de abelujarejo, sed ankaŭ kiel fonetika korupto de la dimutiva formo ovejuela de oveja (ŝafo) rilate al tradicio de transmigra brutobredado.

Abejuela
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44422
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 55  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 55′ N, 0° 54′ U (mapo)39.909722222222-0.89305555555555Koordinatoj: 39° 55′ N, 0° 54′ U (mapo) [+]
Alto 1 169 m [+]
Areo 86,667637 km² ( 866 6.7 637 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Abejuela (Provinco Teruelo)
Abejuela (Provinco Teruelo)
DEC
Abejuela
Abejuela
Situo de Abejuela
Abejuela (Hispanio)
Abejuela (Hispanio)
DEC
Abejuela
Abejuela
Situo de Abejuela

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Abejuela [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi estas je 80 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj estas la plej suda municipo kaj de provinco kaj de la regiono, okupante terlangon kiu eniras en teritorio de la provinco Kasteljono. Fakte tute estas rekta konekto nek kun la komarko nek kun la provinco; oni devas trairi du municipojn de la provinco Kasteljono kaj tri de la valencia eksklavo Rincón de Ademuz por alveni al Libros kaj de tie nordoriente laŭ la nacia ŝoseo N-330 alveni al la cetero de la provinco kaj nordoriente al la provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio etendiĝas ĉe la montaro Javalambre ĉe la torento Abejuela, alfluanto de la rivero Turia, kaj la loĝloko mem staras je 1169 m super marnivelo. Ĝi estas lima kun la provinco Kasteljono, nome sude kaj okcidente kun La Yesa, Chelva, kaj Higueruelas; oriente kun Andilla kaj El Toro. Kaj norde kun Manzanera jam en la provinco Teruelo. En arbaro abundas pinoj kaj juniperoj, inter aliaj.

La municipa teritorio enhavas ankaŭ la lokon La Cervera (La Cervejo), nun senhoma, ĉar estis liverado nek de akvo nek de elektro, kvankam ĝi iam estis fundamenta por la ekonomio de Abejuela, ĉar tiu estis la somera paŝtejaro kaj loĝejaro, dum Abejuela suferas pli akrajn vintrojn.

Historio redakti

 
Preĝejo.

Oni trovis restaĵojn de iberoj kaj de romianoj. En la 11-a jarcento araboj posedis la fortikaĵon. En tiu epoko Cido sieĝis la lokon, pro kio oni starigis gvatoturon, kiu nun estas en la urba kerno.

Dum la regado de Jakobo la 1-a inter 1234-1238 la setlejo senhomiĝis ĝis en la 16-a jarcento eksetliĝis loĝantoj el pli norda domaro Almansa en la sama zono. Kiel loko de reĝlando ĝi apartenis al la komunumo de domaroj de Teruelo en la Sesma del Campo de Sarrión, ĝis la provinca divido de 1833.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj). Nun gravas kultivado de trufoj.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Abejuela oni malaltiĝis ĝis nunaj 57 loĝantoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, du ermitejoj, cisterno, popola arkitekturo, naturaj lokoj ktp.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti

  • Ibáñez González, Javier (kunord.) (2009). Las Hoces del Mijares y los Caminos del Agua. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-0-5.
  • Ibáñez González, Javier & Casabona Sebastián, José F. (2013). Castillos, murallas y torres. La arquitectura fortificada de la Comarca de Gúdar-Javalambre. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-5-0.

Eksteraj ligiloj redakti