Abjaneo

historia vilaĝo en la provinco Isfahano de Irano

Abjaneo, unu el la plej famaj vilaĝoj de la Persa Imperio, situas en la provinco Isfahano de Irano, 38 km-ojn nord-oriente de la urbo Natanz, kaj 18 km-ojn de la vojo konektanta Natanzon al Kaŝan-urbo. La vilaĝo, 2500 metrojn super la marnivelo, konstruitas sur nord-okcidenta deklivaĵo de la monto Karkas; supre de 25 km-ojn longa kaj verda valo de la rivereto Barz (Barz Rūd).

Abjaneo
vilaĝo • kultura havaĵo [+]

Supermara alteco2 208 m [+]
Koordinatoj33° 35′ 7″ N, 51° 35′ 32″ O (mapo)33.58527777777851.592222222222Koordinatoj: 33° 35′ 7″ N, 51° 35′ 32″ O (mapo)
Loĝantaro301 [+] (2016)
HorzonoUTC+03:30 [+]

Abjaneo (Irano)
Abjaneo (Irano)
DEC
Abjaneo
Abjaneo

Map
Abjaneo
Vikimedia Komunejo:  Abyaneh [+]
vdr
Domo en Abjaneo

La klimato, agrikulturo kaj bredado redakti

La klimato estas malvarma – ĉefe pro la alteco de montara regiono, sur kiu la vilaĝo trovas sin - kaj ekzistas sufiĉa akvo, kaj rivere kaj fonte, por ĝuigi al la loĝantaro fruktodonan agrikulturon. La ĉefaj kultivaĵoj de la loko estas pomo, pruno, tritiko, terpomo kaj alfalfo. La plej bredataj animaloj en Abjaneo estas kaproj, sed oni bredas ankaŭ ŝafojn kaj aliajn brutojn – kio estas unu el la ĉefaj ekonomi-rimedoj de la vilaĝo. Virinoj teksas tapiŝojn nur en malgranda kvanto. Ili ankaŭ faras "giveo"jn* (t.e. teksitaj ŝuoj kotonaj).

Historiaj valoroj redakti

Kiel jam trovite de la fakuloj, unu el la plej efikaj metodoj por konservado de historiaj konstruaĵoj kaj kvartaloj, estas vivantigi ilin per injektado de realaj kaj ĉiutagaj funkcioj, ekz-e se malnovan domon historie valoran oni transformu en gastigejon, aŭ vendejon, la okupantoj mem ĉiam zorgos pri ili, ĉar la laboro ilia postulas tion. Abjaneo, tute nature konserviĝis tiel ĉi! Ĝi fakte neniam malpleniĝis de loĝantoj, do ĉiam prizorgatis kaj restis sana. Unesko registris Abjaneon kiel historian vilaĝon, ene de kiu la malnova Irano ankoraŭ videblas. Notinda karakterizaĵo de Abjaneo estas tio ke kaj la fizika medio kaj la vivmaniero de la loĝantaro bone konserviĝis dum longega periodo. Eble unu el la ĉefaj kialoj por tio estas ties lokiĝo for de ĉirkaŭaj urboj, kio eble malmultigis inter-agadon de la vilaĝo kun la ekstera mondo. Sekve, nun ĉio en la vilaĝo verŝajnas originala kaj malnov-stila. Samo validas ankaŭ pri ceremonioj, kostumoj kaj … la dialekto. Ĉio ĉi igas Abjaneon unika relative al plejmulto de aliaj iranaj vilaĝoj, kiuj pro influiĝo de la proksimaj urboj, tuj urbeskiĝis, kaj forgesis pri la origina stato de si.

Planado kaj desegnado redakti

La vilaĝo estas formiĝinta laŭlonge de la rivero, por ĝui maksimuman sekurecon kontraŭ inundoj, lokaj ventegoj kaj atakoj de malamikoj. Krome, ankaŭ tri kasteloj estis konstruitaj por defendado de la vilaĝo. La domoj estas tiel dense konstruitaj ke ekzistas nur tre mallarĝaj aleetoj; ĉio ĉi ankaŭ utile helpas la loĝantaron kontraŭ la malvarma klimato. Tiu-cele ankaŭ la someraj kaj vintraj ĉambroj arkitekture diferencas unu de la alia. La situo de la vilaĝo sur la deklivaĵo, rezultis en deklivaj vojoj kaj ŝtupar-forma dom-konstruado, sekve de kiu, tegmento de domo estas la korto por la alia domo.

Konstru-materialoj redakti

Ĝenerale, daŭremajn arkitekturaĵojn garantias restemaj konstrumaterialoj. Certe ĉia klimato postulas tre specialan materialaron, se la celo estas longdaŭreco de konstruaĵoj. Ĝuste tial iam domoj aĝas multe, alitempe malmulte. En Abjaneo, material-elekto por konstruado, sekve de ties longa historio kaj spertado, estis/as tre taŭga kontraŭ la lokaj klimat-trajtoj. Ekz-e la konsisto de la brikoj estas tia ke ju pli multe la pluvoj malsekigas ilin, des pli fortikiĝas ili. Do la ofta pluvado de la loko ne nur ne difektas konstruaĵojn, sed eĉ pli fortigas ilin.

Laŭ-klimata planado kaj orientiĝo redakti

Precipe en malnovaj tempoj, kiam ne ekzistis la modernaj divers-specaj varmigiloj aŭ malvarmigiloj, laŭ-klimata desegnado kaj planado vivo-gravis. Do plej ĉefa faktoro forrmanta konstruaĵojn, ĉu en skalo de unu domo, ĉu en skalo de la tuta vilaĝo aŭ urbo, estis (aŭ devis esti) klimataj karakterizaĵoj de la loko. Tial, en malvarmaj regionoj, domoj emis pli-proksimiĝi unu al la alia, kio estigas mallarĝajn kaj malmultajn aleojn, kaj male en la varmaj regionoj ĉiu domo, kaj eĉ eroj de sama domo, devas distanciĝi de la aliaj, por enlasi plej multan venton, aŭ aer-fluon.

Abjaneo, situante en malvarma montara regiono, krom ĵus-diritaj punktoj, utiligado de sunlum-varmo tre tre gravas. Tial, cele al la plej multa ensorbado de sunenergio, la domoj direktitas al oriento estigante – aliflanke – tre harmonian kaj tutecan formon por la vilaĝo.

Seksdifinaj pordo-frapoj redakti

La ornamitaj lignaj enir-pordoj de la domoj ĉefe estas du-klapaj, ĉiu el kiuj surhavas frapilon por iu sekso – unu specifa frapil-formo por la virinoj, ali-forma por la viroj. Tiel, samkiel okazas en multaj aliaj vilaĝoj iranaj, la domanoj povas distingi de la frap-sono, ĉu la pordofrapanto estas viro aŭ virino, kaj laŭ tio prepari sin por la renkontiĝ-maniero. Flanke de multaj dom-enirejoj ekzistas malgranda masonita benkaĵo, sur kiu kaj la preterpasantoj lacaj povas ripozeti minutojn, kaj la loĝantoj mem povas sidi ekster la domo por vario.

Socia kohereco redakti

Kompare kun aliaj partoj de la lando, Abjaneo havas plej malmultajn analfabetojn kaj abjaneanoj speciale zorgis delonge pri la edukado de la knabinoj. En aliaj regionoj de la lando, precipe en vilaĝoj, ĝis antaŭ nelonge, eĉ alfabetiĝo de knabinoj ĉu en la lernejoj ĉu eĉ en la domoj ne estis akceptata per la socio. Ankaŭ socia kohereco en Abjaneo estas konsiderinda. Ekz-e la enspezo gajnita de certaj kultivaĵoj, ĝis la 60a jardeko estis destinita por la plibonigado de sociaj komunaĵoj.

Konservemo pri tradiciaĵoj redakti

La plejmulto de la domoj, konstruitaj sur la deklivaĵoj, konsistas el tri aŭ kvar etaĝoj kun balkonoj kaj latisaj fenestroj, kio donas allogan aspekton al la vilaĝo regata per okra koloro de konstru-materialoj. Krom tio, la plej identigaj karakterizaĵoj de la vilaĝo estas la ekzisto de malnovaj konstruaĵoj kaj la konservemo de la loĝantaro pri la dialekto, kostumoj kaj multege de diversaj ceremonioj tradiciaj. Se temas pri la vestaĵoj, la viroj ankoraŭ vestas tre malstriktajn pantalonojn nigrajn, dum la virinoj surmetas longajn plisitajn jupojn kaj allog-kolorojn bluzojn kun fendoj ĉe ambaŭ flankoj. Ili kovras la harojn per foldita kvadrat-kaptuko.

Antikva fajro-templo redakti

En la mezo de la vilaĝo staras la restaĵoj de zoroastra fajro-templo (perse: آتشگاه ataŝgah, laŭvorte “fajrejo”). La templo, kion oni ankoraŭ nomas ataŝgah, datiĝas je Sasanida periodo, t.e. 226-636 p.K. Laŭ la franca arkitekto Maxime Siroux, elp. Maksim' Siru', kiu komplete priskribis la konstruaĵon, la templo, konstruita sur kruta deklivaĵo, estis klare videblea el la vilaĝaj domoj. Ĝi havis tri etaĝojn kaj estis konstruita en du fazoj (Iranica Antica 7, 1967). La malsupra etaĝo, la plej malnova parto de la konstruaĵo, el kiu partoj ĝisvivis hodiaŭon, probable datiĝas je 5a jc. p.K., dum, la pli supraj etaĝoj konstruiĝis en la 7a jc. Nun, unu el la vilaĝaj vojetoj trapasas la mezan etaĝon, kiu siatempe entenis fajro-altaron kaj diversajn di-servajn ĉambrojn. La plej supra etaĝo, fakte estis iu kupolita “ĉ(ah)artag” (perse: چارطاق/چهارطاق) t.e. kvar-kolonaĵo, kio ankoraŭ starantas kun detruita kupolo.

Postrestaĵoj de Zoroastrismo redakti

Por la abjanea loĝanto probale la kompleta konvertiĝo de Zoroastrismo al Islamo, okazis relative malfrue. Tion evidentigas certaj kutimoj malnovaj kiuj restemis inter ili ĝis la nuna tempo. La vilaĝanoj fiere montras sian konscion pri la antikvaj kutimoj de la vilaĝo. La popolo ankoraŭ memoras ke la funebraj kaj aliaj preĝoj, kiuj nun plenumiĝas vizaĝe al Mekko, antaŭe estis plenumataj al la suna direkto, finiĝontaj antaŭ la sunleviĝo.

Spuroj de ritoj celantaj instigi la popolon al disdonado de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj al la malriĉuloj por gajigi la spiritojn de siaj forpasintaj gekaruloj – tre grava kaj disvastigita praktiko inter la zoroastranoj – troviĝas en multaj kutimoj nunaj de la vilaĝo.

Tamen la aserto de Siroux (Anciennes voies et monuments routiers de la région d’ Ispahan, Mémoires de l’Institut français d’Archéologie Orientale du Caire 82, Kairo, 1971, paĝoj 20, 23, 221, 223), kredanta malfruan alvenon de Islamo al la valo de la rivereto Barz (Barz Rūd), t.e. dum la tempo de Ŝaho Ismail la 1-a (1501-24), fondinto de la Safavida Imperio, ne povas esti prava, ĉar en la regiono ekzistas ankaŭ malnovaj moskeoj. Nek subteneblas lia aserto pri forfuĝo de multaj zoroastranoj el Abjaneo sekve de la ŝaha netolerado.

Deveno de vorto “Abjaneo” redakti

La vorto Abjaneo devenas de “viona” signifanta laŭvorte “salik-busko”-n. En la loka dialekto, nomata la abjanea, “vej” signifas “saliko”-n. La abjanea dialekto, kiel nombro de aliaj proksimaj kaj similaj dialektoj kiuj estas parolataj en la vilaĝoj ĉirkaŭ Kaŝan-urbo kaj ĝiaj najbaraj regionoj, apartenas al la Centraj Dialektoj de Irano.

 
la "ruĝa vilaĝo" Abjaneo

Islamperiodaj monumentoj de Abjaneo redakti

Abjaneo disponas ankaŭ pri rimarkindaj islam-periodaj monumentoj kaj domoj. La ĉef-moskeo de la vilaĝo enhavas fajnan lignan "mehrabo"n* (t.e. niĉo en moskeo direkte al la Mekko). La mehrabo estas 2x1.08 metroj kaj kreiĝis en 1084-5 laŭ la ordono de la ŝejĥo Abu-Ĝafar Mohammad-ebne Ali. Sur ĝi estas detale engravuritaj koranaj versoj kaj en simpla kaj en ornamita kufa skribo (Kufa estas urbo en nuna Irako kaj kufan skribmanieron, kiu pleje uziĝas por ornamado de konstuaĵoj, karakterizas regado de horizontalaj kaj vertikalaj linioj de la literoj). En la moskeo ekzistas ankaŭ eĉ pli malnova valoraĵo: katedro kreita en 1073-4, kio jam ripete ripariĝis. Ankaŭ la moskeo mem ripariĝis en 1322.

Abjaneo, vivanta muzeo redakti

Abjaneo estas nomata ankaŭ “La enirejo en la historion de Irano” ĉar diversperiodajn histori-tavolojn oni povas vidi en la vilaĝo. En multaj domoj ankoraŭ ekzistas fajencoj kelkjarcentojn aĝaj. Multaj novedzinoj ankoraŭ fiere vestas edziniĝ-robon hereditan de siaj avinoj.

Ĉio ĉi, transformis Abjaneon al kvazaŭ arkitektura kaj antropologia muzeo, en kiu tamen la ĉiutaga vivo daŭras. Rezulte de ĉio ĉi, Abjane-vilaĝo delonge estas unu el la plej famaj kaj plej vizitataj vilaĝoj de Irano far turisoj enlandaj kaj eksterlandaj.

Fontoj redakti

Tiu ĉi artikolo unue aperis en Irana Esperantisto, n-ro 5, jaro 2, Aŭtuno 2003, 56 p., p. 21-23.: Abjane-Vilaĝo, Vivanta Muzeo far Asad Mahbub. Jen ties fontoj:

  • www.abyaneh.com
  • www.tehran.stanford.edu.iran
  • www.iccim.com.english.iran
  • www.iccim.org.english.magazine
  • www.iranparadise.com.iran.abyaneh.htm
  • www.kelisa.org.iran.places.abyaneh.htm
  • Encyclopaedia Iranica, Center for Iranian Studies, Columbian University, New York, London, Boston, Melbourne and Henley: Routledge & Kegan Paul, (la dato ne menciita), Vol. 1, Fascicle 4, p. 402-5.