Abomey-Calavi estas urbo situanta sude en la ŝtato Benino, en la departemento Atlantiko. Ĝi situas 18 km nordokcidente de Kotonuo, la plej granda benina urbo, sed ne la ŝtata ĉefurbo (kiu estas Porto-Novo). Alila proksima urbo estas Godomey, la tria plej granda urbo de Benino kiu situas ankaŭ en la proksimeco de Cotonou kaj la oceano.

Abomey-Calavi
komunumo de Benino
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 6° 27′ N, 2° 21′ O (mapo)6.44861111111112.3555555555556Koordinatoj: 6° 27′ N, 2° 21′ O (mapo) [+]
Alto 54 m [+]
Areo 650 km² (65 000 ha) [+]
Abomey-Calavi (Benino)
Abomey-Calavi (Benino)
DEC
Abomey-Calavi
Abomey-Calavi
Situo de Abomey-Calavi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Abomey-Calavi (commune) [+]
vdr

Historio redakti

La historio de Abomey-Calavi estas ligita al tiu de Abomey kaj la Reĝlando Dahomejo, nomo de la lando ĝis la 30a de novembro 1975[1].

Loĝantaro redakti

Kun pli ol 600 000[2] loĝantoj en 2013, ĝi estas la dua plej loĝata urbo en Benino, tuj post Kotonuo. La urbo konis fortan kreskon de la loĝantaro pro la fakto ke multaj loĝantoj de Kotonuo venis instali sin tie pro la pli avantaĝaj prezoj de la nemoveblaro kaj la pli trankvila urba vivo.

Klimato redakti

La urbo apartenas al zono de tropika klimato. La temperaturo varias konstante inter 23-28 °C. Plej ofte pluvas inter marto-junio.

Edukado redakti

En la urbo ekzistas multaj elementaj kaj mezgradaj lernejoj kaj du publikaj kaj tri privataj centroj por metiotrejnado. La urbo havas publikan universitaton, la Universitato de Abomey[3], fondita en 1970 kaj kun proksimume 100 000 gestudentoj.

Kulturo redakti

 
Makpo, skeptro de la malnova reĝlando de Dahomejo

La "Centro por Arto kaj Kulturoj" kiu enhavas bibliotekon kaj salonon por ekspozicioj de vidaj artoj,

La muzeo de la 'makpo' (skeptro)

La restadejoj por artistoj kiu malfermis en 2015 situante en la distrikto de Godomey[4]

Ĉiujare en marto, la studentaro de artoj kaj kulturoj (Eace) en Abomey organizas la dancofestivalon "Afri'k Dance"[5]

Esperanto redakti

En tiu benina universitato studis Privas Tchikpe, unua benina esperantisto. Tie fondiĝis tute nova kaj kuraĝa elementa lernejo ‘Hadegnon’ en 2017[6]. Ĝiaj fondintoj kaj gvidantoj deziris provizi siajn gelernantojn per instruado de la internacia lingvo Esperanto. Ili ekrilatis kun «Scio Sen Bariloj» (SSB), ne-registara organizaĵo, kies prezidanto estas Privas Tchikpe. Ĉio bone okazas en ‘Hadegnon’, ĉar laŭ la loka lingvo adja-gbe, la vorto 'adja”' signifas ‘’ni daŭrigu bonan amikecon’’. Konsekvence, SSB esperas daŭrigi la amikecon kun tiu lernejo danke al la instruado de Esperanto.[7] En la ŝtata mezlernejo 'Le Plateau' okazis paralele al la instruado de Esperanto ankaŭ elementaj kursoj pri la japana aritmetikilo 'sorobano' en Esperanto[8]. Eblus eventuale kontakti lingvo-amantojn aŭ esperantistojn en tiu urbo pere de la senpaga lingva interŝanĝklubo Polyglot Club[9] aŭ per la apo 'Amikumu'

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

Artikolo bazita ĉefe sur la franca vikipedia versio de la 12-a junio 2017 14:33

  1. ILEI-konferenco en Afriko, aŭgusto 2008, Litova Esperanto-Asocio,
  2. (franca) INSAE, (RGPH-4, 2013), Effectifs de la population des villages et quartiers de ville du Bénin, Benino, junio 2015, p.15
  3. (franca) Oficiala retejo de la universitato de Abomey
  4. Florence Bourreau, Journal news.acotonou.com, LE CENTRE ARTS ET CULTURES DE GODOMEY 20-a julio 2016.
  5. (franca) Loth HOUSSOU, Journal news.acotonou.com, 10è édition du festival « Afri’k Dance » : Un impressionnant spectacle de chorégraphie clôture l’événement, Bénin, 12-a aprilo 2017
  6. Mireille Grosjean, Esperanto-instruado en lernejo Hadegnon, 11-a marto 2017.
  7. Revuo Esperanto, Universala Esperanto-Asocio, junio 2017, n-ro 1314(6), paĝo 124
  8. R. Corsetti, Agado de "Infanoj ĉirkaŭ Afriko" Arkivigite je 2017-03-06 per la retarkivo Wayback Machine en Benino, Yahoo-grupo, 24-a decembro 2012.
  9. Poliglotklubo