Acedera
Acedera estas municipo kaj loĝloko de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumo aŭ regiono Ekstremaduro, al ties pli suda provinco Badaĥozo (Badajoz) kaj al la komarko Vegas Altas. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 814 loĝantoj sur areo de 82,5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 10 loĝantoj/km². Acedera estas la nomo de specio de planto.
Acedera | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | provinco Badaĥozo | ||
Komarko | Vegas Altas | ||
Poŝtkodo | 06730 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Diego Collado Ciudad | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 814 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 10 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 5′ N, 5° 34′ U (mapo)39.076944444444-5.5722222222222Koordinatoj: 39° 5′ N, 5° 34′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 314 m [+] | ||
Areo | 82,5 km² (8 250 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Acedera [+] | |||
Situo
redaktiAcedera estas situa en la centra parto de Ekstremaduro, je altitudo de 314 m; je 137 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 82,5 km².
La centra loĝloko Acedera estas proksime de Orellana la Vieja, iom pli okcidente de Navalvillar de Pela en direkto al Villanueva de la Serena. Ĝi kuŝas sur monteto ĉe la rivero Gargáligas kaj ĉe la nacia ŝoseo N-430 , kaj ĉirkaŭita de la municipoparto Los Guadalperales, Orellana la Vieja kaj de la loĝloko Gargáligas laŭlonde de la vojo N-430, parto de Don Benito. Ĝi estas oriente de la distrikto Vegas Altas kaj tre proksime de la okcidenta komenco de La Siberia.
Populacio
redaktiLa loĝantoj nomiĝas Acedereños. En 2007, la distribuo de la loĝantaro de tiu municipo estis la jena:
- Acedera: 210.
- Los Guadalperales: 800.
Ekde tiam la loĝantaro iom malgrandiĝis, sed la proporcioj restis proksiume samaj. Los Guadalperales estas vilaĝo kreita meze de la 20-a jarcento laŭ loĝlokokonstrua plano nomita "Plan Badajoz" de la frankismaj aŭtoritatoj kaj koncentras la plej grandan parton de la loĝantaro kaj de la ekonomio bazita sur la agrikulturo.
Festoj
redakti- San José, la festo de sankta Jozefo la 19-an de marto.
- Nuestra Señora de la Jara, la festo ĉielenpreno de Maria la 15-an de aŭgusto.