Acmariu
komunumo en Rumanio
Acmariu - jen rumane, prononco [akmariu], hungare Akmár [AKma:r], germane Meergrub [ME:Rgrup] - estas vilaĝo en Rumanio okcidente de Sebeş. En 1910 ĝi havis 1158 loĝantojn (rumanoj, hungaroj, germanoj), en 1992 estis 1009 (rumanoj), kaj laŭ la stato de 2021 en la vilaĝo vivis nur 311 loĝantoj. Ĝia unua mencio skribe estas en 1276. Ĝis 1919 la loĝloko apartenis al la Hungara reĝlando kaj situis en la reĝa departemento Alsó-Fehér vármegye. Administre ĝi apartenas al la komunumo Blandiana (hungare Maroskarna [MAroŝkarna], germane Stumpach [ŜTUMpaĥ]).
Acmariu · Akmár · Meergrub | |||
---|---|---|---|
vilaĝo | |||
Administrado | |||
Lando | Rumanio | ||
Regiono | Transilvanio | ||
Distrikto | distrikto Alba | ||
Poŝtkodo | 517161 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 311 (2021) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 45° 58′ N, 23° 22′ O (mapo)45.96596823.362486Koordinatoj: 45° 58′ N, 23° 22′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 558 m [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
situo en la distrikto | |||
| |||
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapeŝto.
Eksteraj ligiloj redakti
- Oficiala retejo de la komunumo (rumane)
- Popolnombrado 2002
- Mapo de la distrikto
- Administra mapo de la distrikto Arkivigite je 2006-08-22 per la retarkivo Wayback Machine