Acumuer
Acumuer [akuMŬER] estas loĝloko de la municipo Sabiñánigo de Hispanio, en la okcidento de la komarko Alto Gállego (kies ĉefurbo estas Sabiñánigo mem) apartenanta al la nordo de la Provinco Huesko (regiono Aragono).
Acumuer | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
loĝloko | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 37′ N, 0° 24′ U (mapo)42.62083333-0.40694443999999Koordinatoj: 42° 37′ N, 0° 24′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 131 m [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
La loĝloko Acumuer mem (1 131 msm) estas en la norda Valo de Acumuer. La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun tre deklivaj ardezaj tegmentoj, kaj tre tipaj konustrunkaj kamenoj.
Historio
redaktiFine de la 19-a jarcento oni ekkonstruis fervojon konektantan Zaragozon kun Francio tra Canfranc, kiu revivigis la lokon, sed poste la loĝantaro malaltiĝis pro alurba migrado kaj malalta naskindico.
Dum la Hispana Enlanda Milito, Acumuer suferis pro operacoj de la batalo de Sabiñánigo —inter septembro kaj novembro de 1937—. Pli forta respublika truparo konkeris lokojn, sed ne la celitan ĉefurbon Sabiñánigo, dum totalaj homperdoj estis preskaŭ 6 000 (pli inter frankistoj).
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado kaj en la areo ĉefe pro la milito, kaj ĉe Acumuer oni malaltiĝis ĝis nunaj 11 loĝantoj (2019).
Aktualo
redaktiLa ĉefa ekonomia enspezofonto tradicie estis malgrandaj agrikulturo kaj brutobredado, sed lastatempe la komarko turnis sin al kreskanta turismo ligita al la pirenea akso (valoj de Tena kaj de Aragón) kaj al la proksimeco al Sabiñánigo.
Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo kaj ruinoj de ermitejo.
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redaktiBibliografio
redakti- Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
- Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
- Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
- CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)
Eksteraj ligiloj
redakti- [http:// Oficiala retejo]