Ad providam estas papa buleo eldonita de la papo Klemento la 5-a la 2-an de majo 1312 dum la koncilio de Vieno, kiu transdonis al la ordeno de Malto la bienojn kaj havaĵojn de la templanoj, kies ordeno estis neniigita de la buleo Vox in excelso de la 22-a de marto 1312.

Ad providam
buleo
Aŭtoroj
Aŭtoro Klemento la 5-a
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 2-a de majo 1312
vdr
Blazono de Klemento la 5-a

Motivo de la papa decido redakti

 
Kruco de Malto
 
Kruco de Calatrava

La bienoj kaj havaĵoj de la templanoj estis donitaj al ili por protekti kaj savi la Sanktan Landon kaj por batali kontraŭ la paganoj. La papo Klemento la 5-a decidis, same kiel la koncilio de Vieno, ke la posedaĵoj de la templanoj, forprenitaj de ili dum ilia arestado sub la aŭtoritato de papo per la buleo Pastoralis praeminentiae (oktobre 1307), estu transdonitaj al la ordeno de Malto. La papo decidis ĉion kaj por ĉiam transdoni al la ordeno de Malto, krom la posedaĵoj sur la ibera duoninsulo.

Eksceptoj redakti

La buleo ne rilatis al la templaj bienoj sur la teroj de la reĝoj de Kastilio, Aragono, Portugalujo kaj Majorko. La papo rezervis al si la rajton trakti tiujn havaĵojn pli poste.

Jakobo la 2-a de Aragono, deziris, ke tiuj havaĵoj ne iru al la ordeno de Malto, sed al tiu de Calatrava. La atribuo de tiuj posedaĵoj (inter ili fortikaĵoj) starigis problemon al la reĝo, ĉar la kavaliroj de la ordeno de Malto ne estis fidelaj al la reĝo, kaj se ili posedintus tiajn fortikaĵojn ĉe la marbordoj kaj landlimoj, povintus estiĝi gravaj problemoj al la reĝlando, kiuj ne plu havos militajn defendejojn. Kaj eĉ se ili restintus fidelaj al la reĝo (kio ne estis deviga), tia potenco militista povintus nur okazigi konfliktojn. La reĝo de Aragono devis tial havi kontrolon super la posedaĵoj, kaj tion permesis la ordeno de Calatrava, nacia ordeno pli proksima al la reĝo.

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti