Adam Block (astronomo)
Adam Block (naskiĝis en 1973 en Warwick (Rod-Insulo)) estas usona astronomo. Kiam li estis aĝa de kvin jarojn, sia familio transloĝiĝis en Stone Mountain (Georgio).
Adam Block | |
---|---|
Adam Block | |
Persona informo | |
Nomo | Adam Block |
Dato de naskiĝo | januaro 1973 |
Naskiĝloko | Warwick (Rod-Insulo) |
Aĝo | 51 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | astronomo |
Geografio | |
Ŝtato | Usono |
Portalo pri Homoj | |
Li studis pri astronomio kaj fiziko ĉe la Universitato de Arizono kaj komencis sian karieron ĉe la Nacia Observatorio de Kitt Peak. Poste li iris en la Observatorion de Monto Lemmon.
Li estas fakulo en astrofotografio per ŝargkuplita aparato ; la Santa Barbara Imaging Group (SBIG) premiis lin per Premio pro Bonegeco en Astronomia Bildigo (Award for Excellence in Astronomical Imaging).[1] pro la kvalito de liaj astronomiaj fotografioj.
La 5-an de januaro 2000 li malkovris la asteroidon 45298 Williamon elde Kitt Peak[2] ; la asteroido 172525 Adamblock estis nomita en lia honoro.[3]
Notoj kaj referencoj redakti
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- angle Adam Block ; el la TTT-ejo de Michael A. Stecker
- angle Fajna astrofotografio, persona paĝaro de Adam Block
- angle Kosma bildigo de Adam Block, el la paĝaro de Astronomy Magazine
- angle Adam Block, el la paĝaro de Planetary Society
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Adam Block en la germana Vikipedio.