Administra divido de Slovenio

La statistikaj regionoj de Slovenio estas 12 administraj unuoj kreitaj en 2000 por juraj kaj statistikaj celoj.

Per dekreto en 2000, Slovenio estis dividita en 12 statistikajn regionojn (NUTS-3-nivelo), kiuj estas grupigitaj en du makroregionoj (NUTS-2-nivelo). Tiuj statistikaj regionoj anstataŭas la historiajn regionojn de la lando.

La statistikaj regionoj estis grupigitaj en du makroregionoj:

  • Orienta Slovenio (Vzhodna Slovenija - SI01), kiu grupigas la regionojn Mura, Drava, Karintio, Savinjo, Centra Sava, Malsupra Sava, Sudorienta Slovenio, kaj Marborda - Interna Karniola.
  • Okcidenta Slovenio (Zahodna Slovenija - SI02), kiu grupigas la regionojn Centra Slovenio, Supra Karniolo, Gorizia kaj Marborda - Karsta.
Statistikaj regionoj
N-ro Esperanta nomo Slovena nomo Kodo Plej larĝa urbo Areo (km²) Loĝantaro (2019)
9 Mura Pomurska SI011 Murska Sobota 1 337 114 287
8 Drava Podravska SI012 Maribor 2 170 324 104
4 Regiono Karintio Koroška SI013 Slovenj Gradec 1 041 70 588
10 Savinja Savinjska SI014 Celje 2 384 261 851
12 Centra Savo Zasavska SI015 Trbovlje 264 41 606
11 Suba Savo Posavska SI016 Krško 885 70 067
3 Sudorienta Slovenio Jugovzhodna Slovenija SI017 Novo Mesto 2 675 144 032
5 Marborda–Interna Karniola Primorsko-notranjska SI018 Postojna 1 456 52 544
7 Centra Slovenio Osrednjeslovenska SI021 Ljubljana 2 555 564 527
1 Supra Karniola Gorenjska SI022 Kranj 2 137 204 670
2 Gorizia Goriška SI023 Nova Gorica 2 325 117 616
6 Regiono Marborda-Karsta Obalno-kraška SI024 Koper 1 044 115 016

Tamen, ekde 2002 laŭ la EU-statistikoj Slovenio rekte dividiĝas en (laŭ la stato de 2021) 212 municipoj (slovene: občine, singularo - občina), el kiuj 11 havas la statuson de urbaj municipoj kun plia aŭtonomeco. Municipoj estas plu dividitaj en lokajn komunumojn kaj municipaj distriktojn.

Ĉiu municipo en Slovenio havas sian blazonon, flagon kaj publikan feston.

Por plena listo de la municipoj vidu la jenan liston.

La slovena estas oficiala lingvo de ĉiuj municipoj. La hungara estas dua oficiala lingvo de tri municipoj en Prekmurje: Dobrovnik / Dobronak, Hodoš / Hodos kaj Lendava / Lendva. La itala estas dua oficiala lingvo de kvar municipoj (el kiuj unu havas urban statuson) en la slovena marbordo: Ankaran / Ancarano, Izola / Isola, Koper / Capodistria, kaj Piran / Pirano.

En la EU-statistikoj la municipoj de Slovenio estas klasifikitaj kiel "loka administra unuo 2" (LAU 2), sub 58 administraj unuoj (upravne enote), kiuj estas LAU 1.