Adobe Flash Player

retumila aldonaĵo aŭ memstara multmediludilo uzanta Flash-teknologion de la Adobe-kompanio

Adobe Flash Player - prononco [aDOŬbi FLEŜ PLEja] aŭ pli simple Flash PlayerAFP - estis retumila aldonaĵo aŭ memstara multmediludilo uzanta Flash-teknologion de la Adobe-kompanio. Kreita en januaro 1996, ĝia disvolviĝo kaj subteno ĉesis en 2020. En januaro 2021, ĝi ne plu estas subtenata de retumiloj.

Adobe Flash Player
Aŭtoro Adobe
Programisto Adobe
Operaciumo Plursistema
Programlingvo C++
vdr

Flash delonge estas la reganta platformo por plurmedia enhavo en la interreto, sed ekde la decido de firmao Apple en 2010 ne plu inkluzivi ĝin sur la tablojdoj kaj telefonoj de la marko, kaj ankaŭ la disvolviĝo de novaj interretaj teknologioj HTML5, kiuj superas flash laŭ funkciado kaj sekureco, la uzo de teknologio kreskis de preskaŭ 50% de retejoj en 2011 al 10% en oktobro 2016, antaŭ ol kolapsi kun la fino de disvolviĝo de Flash Player en 2020 kaj la fino de ĝia subteno de retumiloj.