Adolphe Charles Antoine Marie Nicolas

Adolphe Charles Antoine Marie NICOLAS (Riantec, Bretonio, la 16-an de aprilo 1833 - 1913?) estis franca kuracisto ĉe la Franca Mararmeo kaj kreinto de la planlingvo Spokil.

Adolphe Charles Antoine Marie Nicolas
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aprilo 1833 (1833-04-16)
Morto 30-an de novembro 1912 (1912-11-30) (79-jaraĝa)
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Nicolas eniris la Armeon en 1853, kiel triaranga san-oficiro, kaj avancis al la dua rango en 1857 kaj al unuaranga san-oficiro en 1863. Li estis nomumita oficiro de la Honora Legio 30-an de januaro 1866. Ekde 1869 li transloĝiĝis al Lorient.

Volapukisto, li elreviĝis pri la troa regemo de Schleyer pri la sorto de sia lingvo. Nicolas sekve forlasis Volapukon kaj volis fari aprioran lingvon. Tiama ŝipkuracisto ĉe La Bourboule, Nicolas eklaboris sian lingvon Spokil en 1890 (iuj fontoj mencias 1887) kaj en 1904 aperis lia libro Spokil. Langue internationale. Grammaire, exercices, les deux dictionnaires[1] (Spokil/Internacia Lingvo/Gramatiko, ekzercaro, la du vortaroj).

En la konferenco, kiun Couturat organizis en Parizo en junio 1907, antaŭ Delegitaro por Alpreno de la Lingvo Internacia, Nicolas defendis sian lingvon inter la aliaj (Parla, Bolak (La Langue bleue), Idiom Neutral kaj Esperanto. En tiu kunsido estis unuafoje prezentita Ido.

Oni supozas laŭ iuj indikoj, ke li forpasis en la jaro 1913.[2]

Aŭtografo kaj manskribitaj versoj de Adolphe Nicolas, en Spokil kaj la franca: Via vino/Mia Mariani [probable Angelo Mariani]/Fortigas la cerbon/Firmigas la medolon/Ĉarmigas la korojn

Referencoj redakti

  1. Nicolas, Adolphe Charles Antoine Marie, Spokil. Langue internationale. Grammaire, exercises, les deux dictionnaires. Paris: Maloine, 1904 (272+ p.)
  2. Chanteclair, nov. 1913, journal bi-mensuel, Carnine LeFrancq, Romainville (Seine)

Eksteraj ligiloj redakti