Adra estas urbo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almería, sude de Hispanio. Ĝi estas en la komarko Poniente Almeriense, je 53 km de la provinca ĉefurbo, Almerio. Temas pri la kvara urbo plej antikva de Hispanio. La municipa teritorio de Adra estas tiu plej sudorienta de la provinco, lime tiel kun la provinco Granado. Estas la kvina urbo plej loĝata de la provinco Almerio kaj la plej antikva (8a jarcento a.K.). La loĝantaro de Adra en 2016 estis de 24713 loĝantoj.[1]

Adra
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Lando Andaluzio
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo Andaluzio
Provinco Almería
Municipo Adra
Poŝtkodo 04770
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Adra
Demografio
Loĝantaro 23 742  (SIMA 2007)
Loĝdenso 280 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 45′ N, 3° 1′ U (mapo)36.75-3.0166666666667Koordinatoj: 36° 45′ N, 3° 1′ U (mapo)
Alto 20 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 89 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Adra (Almerio)
Adra (Almerio)
DEC
Adra
Adra
Situo de Adra
Adra (Hispanio)
Adra (Hispanio)
DEC
Adra
Adra
Situo de Adra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Adra [+]
vdr
Urbocentro, marto 2011.
Tipa strato, marto 2011.

Geografio redakti

Geografie, Adra estas sudoriente de Sierra Nevada, en la Malsupra Alpujarra. Pro tio, la orografio de Adra estas karakterizita per montetoj kaj ravinoj kiuj ekas je marnivelo en la sudorienta deklivaro de la teritorio kaj plialtiĝas al la nordo kaj okcidento, atingante maksimuman alton de 960 metroj en la monteto konata kiel "Las Pendencias y Casas de las Cabañuelas". Adra estas la municipo situa plej sudokcidente de la provinco Almerio, plej precize en la okcidenta pinto de la komarko Poniente de Almería, kun etendo de 8750 hektaroj kaj je 13 kilometroj de la marbordo.

Loko redakti

Nordokcidente: Turón (Provinco Granada) Norde: Berja Nordoriente: Berja kaj Balanegra
Okcidente: Albuñol (Provinco Granada)   Oriente: Balanegra
Sudokcidente: Mediteraneo Sude: Mediteraneo Sudoriente: Mediteraneo

Historio redakti

 
Torre de los Perdigones.

La urbo estis fondita de fenicoj, laŭ Strabono,[2] kaj estis grava markomerca centro dum la 8a la 7a jarcentoj a.K., sed dekadencis ĉirkaŭ la 6a jarcento a.K. El la 4a jarcento a.K. la kolonio estis dominata de Kartago kaj fine de la 2a jarcento a.K. de la Romia Imperio, nome en la romia provinco Hispania Ulterior. En la 1a jarcento eĉ oni stampis proprajn monerojn. Grava industria produkto estis "garum" nome fiŝaĵa paŝtaĵo; tion menciis la romia historiisto Plinio la Maljuna en sia verko Naturalis Historia.

Dum la 20a jarcento estis industrio ekzemple por konservado de fiŝaĵoj, sed nun plej gravas agrikulturo, fiŝkaptado kaj turismo. En la 1980-aj kaj 1980-aj jaroj la urbestroj estis socialistoj; poste dekstruloj de la Popola Partio.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. «Instituto de Estadística y Cartografía de Andalucía. SIMA - Adra (Almería)». www.juntadeandalucia.es. Konsultita la 2an de februaro 2020.
  2. Strabono. «Libro III, Ĉapitro 4, 3.». Geografio.

Eksteraj ligiloj redakti