Afaniedoj

La Afaniedoj estas grupo de ciprinodontoformaj fiŝoj. La proksimume 45 specioj de afaniedoj loĝas en akvoj de marbordaj ebenejoj de suda Eŭropo kaj Norda Afriko (ĝis Somalujo), ĉirkaŭ la Ruĝa Maro kaj la Persa Golfo, en kontinentaj akvoj de Norda Afriko, la Araba Duoninsulo, Mezopotamio, Irano, kaj Turkujo. La arealcentro, t. e. la plej specihava regiono, estas la altebenejo de Anatolio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Afaniedoj
Anatolichthys danfordii
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Ordo: Ciprinodontoformaj Cyprinodontiformes
Familio: Afaniedoj Aphaniidae
Sethi, 1960
Genroj

Anatolichthys
Aphaniops
Aphanius
Apricaphanius
Esmaeilius
Kosswigichthys
Paraphanius
Tellia

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Afaniedoj longas 3-15 cm. La diagnozaj trajtoj kiuj distingas ilin de aliaj ciprinodontoformaj koncernas la morfologion de la kranio.

Kutimoj redakti

La specioj de afaniedoj plejparte loĝas en malgrandaj nesalaj, saletaj, aŭ marakvaj akvejoj. Tio povas esti fontoj, marĉoj, marĉlagetoj, lagunoj, kanaloj aŭ fosoj. Ofte la akvoj staras en rekta kontakto kun la maro kaj havas altan enhavon de sulfidoj aŭ komponaĵoj de magnezio. Salenhavo kaj temperaturo povas forte fluktui, tiu lasta kaj laŭ jara ritmo kaj inter tago kaj nokto. La fiŝoj evitas akvon fluantan kaj nutras sin per plantoj, diversaj bestetoj, kaj detrito. Ili ne estas sezonfiŝoj. Ili gluas siajn ovojn sur objektoj.

Sistematiko redakti

Tradicie, ĉiuj ĉi fiŝoj estis klasifikataj kiel la genro Aphanius ene de la familio Cyprinodontidae. En 2017 studo dismetis ilin de la Cyprinodontidae kiel apartan unugenran familion[1] Poste, en 2020, oni disigis Aphanius en ok genrojn.[2][3]

Referencoj redakti

  1. Jörg Freyhof, Müfit Özuluğ & Gülsah Saç (2017): Neotype designation of Aphanius iconii, first reviser action to stabilise the usage of A. fontinalis and A. meridionalis and comments on the family group names of fishes placed in Cyprinodontidae (Teleostei: Cyprinodontiformes). Zootaxa, 4294 (5): 573–585. DOI: 10.11646/zootaxa.4294.5.6
  2. Hamid Reza Esmaeili, Azad Teimori, Fatah Zarei, Golnaz Sayyadzadeh (2020): DNA barcoding and species delimitation of the Old World tooth-carps, family Aphaniidae Hoedeman, 1949 (Teleostei: Cyprinodontiformes). PLoS ONE, 15 (4): e0231717. doi: 10.1371/journal.pone.0231717
  3. Freyhof, J. & Yoğurtçuoğlu, B. (2020): A proposal for a new generic structure of the killifish family Aphaniidae, with the description of Aphaniops teimorii (Teleostei: Cyprinodontiformes). Zootaxa, 4810 (3): 421–451. DOI: 10.11646/zootaxa.4810.3.2